Norvega Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Norvega Esperantisto
Speco movada revuo
Formato A5
Periodeco dumonata

Lando Flago-de-Norvegio.svg Norvegio
Urbo Oslo
Posedanto Norvega Esperantista Ligo
Publikigisto NTNU Grafisk senter, Trondheim
Redaktisto Douglas Draper
Establodato 1909
Lingvo Esperanto, Norvega
Prezo 120 NOK
Eldonkvanto 230 (en 2016)
ISSN ISSN 0029-361X

v  d  r
Information icon.svg

Norvega Esperantisto (Norvege “Esperantobladet„) estas dumonata Esperanto-revuo de la Norvega Esperantista Ligo (NEL) , redaktata de Douglas Draper.

Ĝi funkcias kiel membrogazeto por Norvega Esperantista Ligo kaj direktas sin ĉefe al norvegaj esperantistoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Celante la membrojn de NEL, la revuo ĉefe raportas pri la agadoj de la asocio: jarraportoj, analizoj de agadoj.

Ankaŭ troviĝas en la revuo informoj pri Esperanto trovitaj en aliaj naciaj gazetoj aŭ radioj, impresoj de partoprenoj en Esperanto-renkontiĝoj, kaj la rubriko “Inter ni dirite – la junulara forumo„ en kiu estas ankaŭ bildstrio Pondus.

Kelkaj artikoloj aŭ fragmentoj de ili aperas en la Norvega.

Sur la malantaŭa paĝo troviĝas informoj pri novaj libroj kaj varoj aperintaj en la mendoservo de NEL.

Historio[redakti | redakti fonton]

La revuo aperis en 1909 dum 10 numeroj sub la nomo Norvega Esperanta Gazeto, kaj ekde 1910 la titolo estas Norvega Esperantisto.