Gävle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gävle
Gavle montage 2013.jpg
Administrado
Lando Svedio
Provinco Gävleborgs län
Poŝtkodo 80x xx [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 79 004  (2020) [+]
Loĝdenso 1 686 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 40′ N, 17° 9′ O (mapo)60.67483333333317.144388888889Koordinatoj: 60° 40′ N, 17° 9′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 46,85 km² (4 685 ha) [+]
Situo de Gävle
Situo de Gävle

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gävle [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gävle ['jɛ:vlə] estas urbo en orienta centra Svedio apud la Balta Maro. Fine de 2020 en la urbo vivis 79 004 loĝantoj sur areo de 4 685 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km². Ĝi estas la sidejo de la samnomaj komunumo Gävle kaj de la moderna provinco Gävleborgs län. Gävle estis unu el la plej aktivaj lokoj en la frua Esperanto-movado en Svedio.

Enciklopedio de Esperanto de 1934 nomas la urbon Gevle. Tio estis loka propono por nova literumado post la malnova Gefle, anstataŭ la en 1903 landoregistare decida Gävle, kiu la urbo adaptis loke nur en 1940.[1]

Gävle estas la plej malnova urbo en la historia regiono Norrland (la nordaj landopartoj de Svedio) kaj apartenas al la historia provinco Gästrikland. Ĝi ricevis urban statuson en 1446 de Kristoforo de Bavario.

La socialista gazeto Arbetarbladet ekde la jaro 1902 aperas en la urbo.

La "Kapro de Gävle" estas konata loka tradicio ekestinta en 1966. Ĝi estas grandega, 13 metrojn alta versio de la tradicia sveda kristnaska kapro el pajlo, starigita en la urbo-centro. Ĝi estas konata por ofta vandalismo, en kiu vandaloj ekbruligas la kapro, kiu kutime plenbrulas.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En la vintro 1905–1906 la estro de la bontemplana ordeno IOGT, parlamentano Edvard Wavrinsky, partoprenis kurs­on de Paul Nylén kaj decidis fari Esperanton oficiala lingvo internacia de la ordeno. Poste tio, la bontemplanoj komencis uzi sekretajn esperantajn signalvortojn ĉe la bontemplanoj, kiu kaŭzis lernemon pri la lingvo.

Speciale en Gävle, tio donis intereson al esperantokursoj de Johan Helsing, kiu ankaŭ fondis la unuan esperantoklubon en Gävle, la 8-an de marto 1907. Ĝia unua prezidanto estis J. Norrman. Aliaj pioniroj estis inter alie la policisto August Kristian Örn, Werner Wahlund, inĝeniero Rudolf Pehrsson, Frans Olsson, G. Hedström kaj A. Liljemark. Laŭ EdE, la grupo ”vigle agadis kaj konstante kre­skis.” La adreso de la klubo, Gävle Esperantoförening, estis en 1916 Norra Kungsgatan 5, ĉe aŭ apud Lundgrens Handelsinstitut, iaspeca komerco-firmao.[2]

En februaro 1913, Pehrsson kaj Wahlund fondis la gazeton La Espero en la urbo. Wahlund ankaŭ ”en kriza tempo malavare monhelpis al la propagando.” La inĝeniero kaj komerciisto John Lundgren estis krom Pehrsson frua redaktisto, kaj eblas ke estis ĉe aŭ apud lia firmao kie la klubejo situis.

De 1911 la ekspedejo kaj de 1913 la komitato de la Sveda Esperanto-Federacio (SEF) funkciis en Gävle, ĝis 1922. G. Hedström estis prezidento de SEF 1921–1923 (poste tio la antaŭe menciita Nylén),[3] kaj Gösta Ahlstrand gvidis porinstru­istajn kursojn en Stockholm 1930–1931 (arangitaj de Sveda Instruista Esperantisto-Fede­racio, kiu li membris) – ambaŭ tiuj de la Gävle-grupo.[k 1]

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

La ĝemelaj urbo de Gävle estas:

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  1. EdE ankaŭ mencias "novaj propagandistoj Hedbom, G. Aström", sed minimume la lasta nomo strangas kaj povas esti eraro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]