Trondheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trondheim
urba areo en Norvegio • urbo • administra centro • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Norvegio
Regiono centra Norvegio
Provinco Trøndelag
Poŝtkodo 7004
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 212 660  (2023) [+]
Loĝdenso 3 699 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 63° 26′ N, 10° 24′ O (mapo)63.4410.4Koordinatoj: 63° 26′ N, 10° 24′ O (mapo) [+]
Areo 57,49 km² (5 749 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Trondheim (Trøndelag)
Trondheim (Trøndelag)
DEC
Trondheim
Trondheim
Situo de Trondheim
Trondheim (Norvegio)
Trondheim (Norvegio)
DEC
Trondheim
Trondheim
Situo de Trondheim

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trondheim [+]
vdr
Vido el la katedralo direkten al Trondhejmsfjord
Okcidenta portalo de la katedralo de Trondheim

Trondheim [TRONhejm] (ankaŭ: Trondhjem kaj de tempe al tempe Nidaros [pr. NIdarus]) estas urbo (kaj urba komunumo) en Trøndelag, Norvegio. Ĝi havas la trian grandan loĝantaron en Norvegio kaj lokas apud la elveno de la rivero Nidelva: Komence de 2023 en la komunumo vivis 212 660 loĝantoj sur areo de 57,49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 699 loĝantoj/km². Trondheim estas centro administra en la provinco Trøndelag kaj krome apartenas al la pli larĝa regiono centra Norvegio, kies neformala centro ĝi same estas. La altlernejaj institucioj teknika-naturscienca universitato de Norvegio kaj Altlernejo de Sør-Trøndelag lokiĝas enurbe.

Orgine, la urbo havis la nomon Nidaros, la urbo ĉe la elveno de Nid (Nidelva). Mezepoke la nomo Trondhjem ekuziĝis dum la unio kun Danio. En la epoko 1925-1930 kelkaj norvegaj urbonomoj plinorvegiĝis, ankaŭ Trondhjem kiu ŝanĝiĝis al Nidaros en 1930. La nomŝanĝo vokis multe da protestoj. En 1928 la nomo estis balotita; 17 163 kontraŭ ŝanĝo, kaj nur 1 508 favoris la ŝanĝon. La 6-a de marto 1931 la formo Trondheim estis elektita kiel kompromiso. En la suda samea lingvo la urbo nomiĝas Råante.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la historio, Trondhejmo fondiĝis de Olav Tryggvason ĉe la jaro 997, sed multaj indikas ke tiam jam ekzistas domaro tie. La urbo estis la regurbo de Norvegio de 1030 al 1217. La katedralo, Nidarosdomen, ekkonstruis ĉe la jaro 1070 super la tombo de sankta Olav. La katedralo unue finkonstruiĝis ĉe ĉirkaŭ la jaro 1320. Kiam Norvegio iĝis eklezian provincon ĉe la jaro 1152, Trondhejmo estis la ĉefepiskopejo. Restis tiel al 1537 kiam la lasta ĉefepiskopo, Olav Engelbrektsson, devis eksterlanden fuĝi pro la reformacio.

La urbo kelkafoje brulegis. La plej konata urba brulo estis la brulo de Horneman la 19-an de aprilo 1681. Post tio Johan Caspar de Cicignon estis vokita por la urbon replani. Tio rezulta urboplano rigardiĝas kiel la plej bona ekzemplo de urboplanideoj barokstilaj. Inter la stratoj grandaj el la 17-a jarcento, etetaj stratoj mezepokaj ankoraŭ estas troveblaj. En la loka dialekto, la etetaj stratoj nomitas veit [pr. vejt].

En 1681, la aŭtoritatoj daŭre permesis lignajn domojn en la urbocentro kaj ne postulis la konstruadon de nur ŝtonaj domoj, kiel farita en Londono post la granda incendio de 1666. La rezultoj estas ega brulo je 1708, kaj pluaj pli etaj bruloj, ĝis la ŝtondoma devigo leĝiĝis post la bruloj je 1841 kaj 1842.

Orgine, Trondheim konsistis nur el la urbocentra duoninsulo, kaj la ĉirkaŭaj areoj apartenis al la komumumo Strinda. Trodheim multfoje pligrandiĝis kaj ricevis siajn nuntempajn limojn je la 1-a de januaro 1964, kiam la komunumoj Strinda, Byneset, Leinstrand kaj Tiller integriĝis en Trondheim. La area kvanto de la komunumo multobliĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Volapuko en Trondheim[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento estis volapuk-klubo en Trondheim.

Esperanto en Trondheim[redakti | redakti fonton]

La loka esperantoklubo, Grupo Esperantista de Trondheim, fondiĝis en 1907 kaj ankoraŭ estas unu el la plej aktivaj en la lando.

Esperantistoj de Trondheim[redakti | redakti fonton]

Interalie menciindas

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]