Norrköping

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Norrköping
urbo
Strykjärnet Motala ström Norrköping april 2005.jpg
La muzeo de laboro, nomata "gladilo en la rivero"

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Svedio
Provinco Östergötlands län
Komunumo Norrköping
Telefona antaŭkodo (+46) 11
Demografio
Loĝantaro 83 561  (fine de 2005)
Geografio
Geografia situo 58° 36′ N, 16° 21′ O58.59166666666716.355555555556Koordinatoj: 58° 36′ N, 16° 21′ O
Areo 35 km² (3 500 ha)
Norrköping (Östergötland)
DEC
Norrköping
Situo de Norrköping en Östergötlands län
Norrköping (Svedio)
DEC
Norrköping
Situo de Norrköping en Svedio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Norrköping [+]
v  d  r
Information icon.svg

Norrköping – prononco [ˈnɔrçøːpiŋ] - estas urbo en la sveda provinco Östergötlands län kaj la historia provinco Östergötland de suda Svedio. La urbo estas la centro de samnoma komunumo.

unu el la multaj urbaj akvofaloj

Geografio[redakti | redakti fonton]

Norrköping situas borde de la Balta Maro, proksime de la golfeto Bråviken. La urbo estas trafluata de la akvoriĉa rivero Motala, kiu kondukas la akvon de la lago Vättern al la maro kaj kiu ĉi-tie nur nomatas Strömmen.

En la urbo mem la rivero, kiu estas plurfoje transpontata, kreas signifajn akvofalojn, ĉar ene de la urba teritorio ĝi falas 22 metrojn. Norde, oriente kaj okcidente de la probable dum la frua mezepoko fondita loĝloko etendiĝas agrikulturaj areoj, dum en la sudo ekzistas ampleksaj arbaroj.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]