Udino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Udine)
Udino
komunumo de Italio • urbo
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 46° 4′ N, 13° 14′ O (mapo)46.06666666666713.233333333333Koordinatoj: 46° 4′ N, 13° 14′ O (mapo)
Alto super marnivelo 113 m
Areo 56 km²
Loĝantaro 97 808 (2023)
Loĝdenso 1711 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Campoformido, Pasian di Prato, Pavia di Udine, Povoletto, Pozzuolo del Friuli, Pradamano, Reana del Rojale, Remanzacco kaj Tavagnacco
Patrono sanktuloj Hermagoras kaj Fortunatus
Festa tago 12-a de julio
Nomo de loĝantoj udinesi
Poŝtkodo 33100
Imposta kodo L483
Kodo laŭ ISTAT 030129
Telefona prefikso 0432
Retpaĝo http://www.comune.udine.it
Loko en mapo
vdr

Udino (itale Udine, friule Udin, slovene Videm, germane Weiden) estas urbo en Italio en la regiono Friulo-Venecio Julia (46° 04'N, 13° 14'E). Iam la urbo estis ĉefurbo de la tiama provinco Friulo, la okcidenta parto de la regiono Friulo-Venecio Julia, sed post la kreado de la Provinco Pordenono en okcidenta Friulo, Udino iĝis ĉefurbo de la orienta parto de Friulo, kiu ekde aprilo 2018 ne plu nomiĝas oficiale Provinco Udine - nun ĝi formale estas administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine' kaj Udino estas ĝia administra centro. Fine de 2023 en la komunumo vivis 97 808 loĝantoj, kvankam se oni konsideras ankaŭ la antaŭurbon, la nombro atingas ĉirkaŭ 167 000 loĝantojn. Kristanaj patronoj estas la sanktuloj Hermagoras kaj Fortunatus, kies komuna memortago, la 12-a de julio, sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Campoformido, Pasian di Prato, Pavia di Udine, Povoletto, Pozzuolo del Friuli, Pradamano, Reana del Rojale, Remanzacco kaj Tavagnacco. Ĝia mezuma alteco super la maro estas 113 metroj.

La urbo estis fondita en 983, historia ĉefurbo de la regiono Friulo. Ĝi estis sub regado de la Venecia Respubliko kaj Aŭstria Imperio ĝis aliĝo al la Itala Reĝlando en 1866.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj monumentoj estas

  • Kastelo kiu dominas la urbon
  • Metropola Katedralo de la Anunciacio de Sankta Maria
  • Palazzo Patriarcale, unu el la plej famaj el la palacoj en la urbo, sidejo de la ĉefepiskopejo.
  • Palazzo Valvason-Morpurgo estas la sidejo de la Departemento pri Turismo kaj Kulturo kaj turisma informpunkto. Lokita en via Savorgnana, la vilao en novklasika stilo datiĝas de la 18-a jarcento kaj estis donacita al la urbo Udino en 1969. Ĝi havas ĝardenon kun apuda verando. Post la restaŭro, ĝi enhavas la "Projektajn Galeriojn" kiuj elmontras la arkitekturon kaj dezajnoarkivojn.

Aliaj vidindaĵoj estas ankaŭ la palacoj Libertà kaj San Giacomo, centre de la urbo.

Festoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj festoj en la urbo Udine:

Etnaj minoritatoj[redakti | redakti fonton]

El la kvar provincaj ĉefurboj de la regiono Friuli-Venecio Julia, la 31-an de decembro 2019 Udine havis la duan plej altan procentaĵon de eksterlandaj loĝantoj: 13 880 ĉeestoj aŭ 14,0% de la tuta loĝantaro, pli alta ol la regiona mezumo de 9,2%[1].

  1. Rumanio, 2 642 (19.0%)
  2. Albanio, 1 677 (12.1%)
  3. Ukrainio, 1 187 (8.6%)
  4. Ganao, 761 (5.5%)
  5. Serbio, 628 (4.5%)
  6. Ĉinio, 574 (4.1%)
  7. Niĝerio, 560 (4.0%)
  8. Kosovo, 511 (3.7%)
  9. Filipinoj, 443 (3.2%)
  10. Maroko, 433 (3.1%)

Transporto[redakti | redakti fonton]

Fervojo[redakti | redakti fonton]

La trajnstacio estas la plej grava stacio en la regiono Friuli-Venezia Julia laŭ la ĉiujara nombro da pasaĝeroj kaj estas la finstacio de kvin fervojaj linioj:

  • linio al Venecio
  • linio al Triesto
  • linio por Tarvisio
  • linio por Cervignano
  • linio por Cividale

Flughavenoj[redakti | redakti fonton]

La urbo estas atingebla per aviadilo de la flughaveno Friuli-Venecio Julia, ankaŭ konata kiel la flughaveno Triesto-Ronchi dei Legionari, 38 km de Udine; alia flughaveno estas la flughaveno Udine-Campoformido kiu estas malfermita nur al turisma kaj sporta trafiko je 5 km de Udine. La armea flughaveno de Rivolto troviĝas ankaŭ je 19 km de Udine.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1907 aperis en Udine la gazeto Esperanta Abelo. Ekde multaj jardekoj en la urbo aktivas la loka grupo Nova Espero. Inter la lastatempe pli konataj urbaj esperantistoj estas la kanzonisto Emanuele Rovere.

En 2022 en la provinco (aŭ pli ekzakte, vidu supre, la nova 'malcentra regiona unuo Udine') okazis de la 13-a ĝis la 19-a de aprilo la Internacia Junulara Festivalo, organizita de la Itala Esperantista Junularo (IEJ)[2]. En la varbaĵo oni indikis ke ĝi okazu en loko "Piani di Luzza, Udine", kvazaŭ la unua nomo estus kvartalo de Udino, sed fakte la evento okazis pli ol 80 kilometrojn pli nordokcidende en la Juliaj Alpoj: "Piani di Luzza" estas vilaĝo en la komunumo Forni Avoltri, kaj per la nomo Udine celiĝis nur la provinco Udine. Plia iritaĵo povus esti ke la renkontiĝo okazis en "komforta, varma, sportema kaj gastema konstruaĵo" nomata Bella Italia Dolomiti, do "Bela Italio Dolomitoj", sed kvankam ĝi okazis en montaro, ĝi ne okazis en la montaro Dolomitoj. Tamen ne konatas ke iuj partoprenantoj serioze erarvojis dum la alveno - nur ĉi tie en Vikipedio ekestis aldona ĉapitro pri la IJF en iom malĝusta loko. Sed nun, kiam la ĉapitro ĉi tie jam estis multajn monatojn kaj ne plu estas la risko erarvojigi iun alvenanton, la ĉapitro povu resti ĉi tie.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj de Udino estas:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (it) Arkivita kopio sur istat.it, la 1-an de aŭgusto 2011 (arkivita la 10-an de aŭgusto 2011) .
  2. (eo) IJF 2022