Nyíregyháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 47°57′11″N 21°43′37″E  /  47.95306°N, 21.72694°O / 47.95306; 21.72694 (Nyíregyháza)
Nyíregyháza
urbo
Nyiregyhaza11.JPG
Urbocentro de Nyíregyháza
HUN Nyíregyháza COA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Nyíregyháza
Lando Flago de Hungario  Hungario
Regiono Norda Ebenaĵo
Departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg
Historia regiono Hungara reĝlando
Situo Nyíregyháza
 - koordinatoj 47°57′11″N 21°43′37″E  /  47.95306°N, 21.72694°O / 47.95306; 21.72694 (Nyíregyháza)
Areo 274,54 km² (27 454 ha)
Loĝantaro 117 852 (01.01.2011)
Denseco 429,27 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 4400
Telefona antaŭkodo 42
Situo enkadre de Hungario
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Hungario
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Nyíregyháza
Retpaĝo: www.nyiregyhaza.hu

Nyíregyháza [njiredjhAza]

estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, kies departementejo estas; en Distrikto Nyíregyháza, kies centro estas; fine la urbo havas memstaran departementan rajton ekde 1990. La loknomo signifas: betulo-eklezio.

Aerfoto pri Nyíregyháza

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la setlejo devenas el 1209, kie en la jaro 1236 jam estas trovebla ankaŭ preĝejo. La tatara invado detruis la vilaĝon, poste la tutan regionon posedis la familio Báthory. Ankaŭ la turkoj okupis la vilaĝon, sed István Bocskai en 1605 reokupas ĝin. En 1620 la regiono apartenas al Transilvanio kaj Nyíregyháza iĝis hajduka urbo. Poste alvenis ankaŭ slovakoj. En 1786 la vilaĝo ricevas la rangon kamparurbeto. En 1858 la tiel nomata Ebenaĵo fervojo ekfunkcias (Szolnok-Debrecen-Nyíregyháza-Miskolc-Kassa). La urbo prosperas havanta teatron kaj tramon. En 1876 ĝi iĝas centro de la departemento Szabolcs. En 1919 la rumanoj okupis la urbon por 10 monatoj. En 1943 oni forpelis la judojn, en 1945 multaj iris al trudlaboro al Sovetio kiel ero de la postmilita damaĝrekompenco.

Ĉefplaco en Nyíregyháza

La urbo nuntempe havas 5 altlernejojn.

Apud la urbo troviĝas la lago Sóstó (=sala lago), apud kiu troviĝas feriada centro. Temperaturo de la laga akvo estas 26 °C. Apud la lago troveblas bestĝardeno kaj etfervojo.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Krúdy en Nyíregyháza

Esperanto en Nyíregyháza[redakti | redakti fonton]

Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.

La 49-a ILEI-Konferenco 2016 okazis en la altlernejo de tiu urbo. De la 30-a de julio ghis la 6-a de augusto partoprenis 120 personoj el 28 landoj. Okazis instruista trejnado, kursoj por komencantoj, paroligaj rondoj, lingva festivalo, ekskursoj, bankedo kaj koncertoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lago Szelkó

Fontoj[redakti | redakti fonton]