Distrikto Nyíregyháza
Distrikto Nyíregyháza | ||
---|---|---|
Distrikto | ||
distrikto de Hungario [+] | ||
Lando | Hungario | |
Regionoj | Norda Ebenaĵo, Departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg | |
Ĉefurbo | Nyíregyháza | |
- koordinatoj | 48° N, 22° O (mapo)47.9521.71666667Koordinatoj: 48° N, 22° O (mapo) | |
Akvokolektejo | 809,61 km² (80 961 ha) [+] | |
Areo | 809,61 km² (80 961 ha) [+] | |
Loĝantaro | 162 969 [+] (1-a de oktobro 2022) | |
Denseco | 201,29 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
![]() |
||
Distrikto Nyíregyháza | ||
La Distrikto Nyíregyháza [njIredjhAza] (hungare Nyíregyházi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo en la okcidenta parto de la departemento (en la nordorienta parto de la lando).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/79/Ny%C3%ADregyh%C3%A1zi_j%C3%A1r%C3%A1s.png/220px-Ny%C3%ADregyh%C3%A1zi_j%C3%A1r%C3%A1s.png)
La distrikta ĉefurbo estas Nyíregyháza, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ 3 aliaj urboj, la ceteraj 11 estas vilaĝoj.
La areo estas 809,61 km², kie loĝas 166 684 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri diversaj servoj en la urboj, krome pri agrikulturo, kaj bestobredadoj. Spite tion la senlaboreco estas granda.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝis 1950 en tiu areo „Distrikto Supra-Dada” funkciis, poste oni kreis la Distrikton Nyíregyháza. Baldaŭe la areo pligrandiĝis pro ĉesoj de Distrikto Kemecse, Distrikto Baktalórántháza, Distrikto Tiszalök, Distrikto Nagykálló. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj[redakti | redakti fonton]
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: ’Nyíregyháza'
- aliaj urboj:
- Nyírtelek
- Rakamaz, kiu administras ankaŭ vilaĝon Szabolcs
- Újfehértó
- vilaĝoj:
- Apagy
- Kálmánháza, kiu administras ankaŭ vilaĝon Nagycserkesz
- Kótaj
- Napkor
- Nyírpazony
- Nyírtura, kiu administras ankaŭ vilaĝon Sényő
- Tiszanagyfalu , kiu administras ankaŭ vilaĝon Timár
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio