Norda Ebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda Ebenaĵo
Regiono

LandoHungario

- koordinatoj47° 31′ 48″ N, 21° 38′ 21″ O (mapo)47.5321.639166666667Koordinatoj: 47° 31′ 48″ N, 21° 38′ 21″ O (mapo)
Areo17 729 km² (1 772 900 ha) [+]


Norda Ebenaĵo (Tero)
Norda Ebenaĵo (Tero)

Norda Ebenaĵo (Hungario)
Norda Ebenaĵo (Hungario)
DEC

Map
Norda Ebenaĵo

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Norda Ebenaĵo, origine hungare Észak-Alföld estas unu el la 7 regionoj de Hungario.

Mapo pri Hungario montranta regionon Norda Ebenaĵo kiel flavo, flaveto

Geografio[redakti | redakti fonton]

Regiono Norda Ebenaĵo situas en la nordorienta kaj orienta partoj de la lando. Ĝi konsistas el departementoj Hajdú-Bihar, Jász-Nagykun-Szolnok kaj Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo estas Debrecen. Aliaj pli gravaj urboj estas Nyíregyháza kaj Szolnok. La teritorio konsistas nur el ebenaĵo, kiun trafluas Tiso. Pli gravaj alfluantoj de Tiso estas Szamos, Zagyva.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝafaro en Hortobágy

La regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto estas jam historie agrikultura teritorio. Dum la socialismo aperis iom da industrio, ekzemple naftoindustrio en Szolnok. En proksimeco de Debrecen troviĝas Hortobágy (ankaŭ Nacia Parko), kie estas videbla la praa bestobredado. Tio estas la plej grava vidindaĵo en Hungario por eksterlandanoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Estas aŭtovojo inter Debrecen kaj Nyíregyháza al Budapeŝto. La plej grava fervojo funkcias inter Budapeŝto kaj Nyíregyháza tra Szolnok kaj Debrecen.

Fontoj[redakti | redakti fonton]