Hortobágy (vilaĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hortobágy)
Jump to navigation Jump to search
Ŝafaro en Hortobágy
Bovaro en Hortobágy
Putoj en Hortobágy

Hortobágy [hortobAdj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Balmazújváros. La nomo ne havas sencon en la hungara.

La komunumo[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, ĉe rojo Hortobágy, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Füzesabony-Debrecen, Balmazújváros estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. En skribitaj dokumentoj en 1009 aperis la nomo Hortobágy, kiel rojo kaj en 1067, kiel setlejo. Ŝajnas, la tataroj en 1241 faris senhoma la komunumon. Poste tie preteriris vojo de salo, krome Debrecen luis la kampojn por paŝtejo. Tra la rojo estis ligna ponto, kiu en 1833 konstruiĝis el ŝtono nomata naŭtrua ponto. Ĝi estis simbolo de la regiono kaj ekde 1892 foiro okazas havanta la nomon ponta foiro. Komence de la socialismo la kampoj iĝis ŝtata bieno, formiĝis fiŝlagoj, bestbredejoj. La loko iĝis fifama, ĉar la komunistoj tie kolektis "malamikojn de la popolo", kiuj devis sklave labori. Pri tio memorigas monumento kruco ĉe la ĉefvojo. La ŝtata bieno prosperis kaj por siaj laboristoj fondis vilaĝon havanta la nomon Hortobágy en 1966.

La ĉirkaŭaĵo iĝis Nacia parko havanta la nomon Hortobágy en 1973, krome Monda Heredaĵo en 1999.

Vilaĝservoj estas 2 hoteloj, diversaj gastejoj, infanĝardeno, lernejo kun kolegio, 2 kuracejoj kaj familihelpa centro. En la vilaĝo troviĝas ebenaĵa muzeo kaj ĉiujare okazas foiro kun rajdaj prezentoj, spektakloj. La loĝantoj vivas precipe el turismo, vendo de popolartaĵoj. La centro de la turismo estas la granda ĉardo de Hortobágy, konstruita en 1781.

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]

Nacia parko[redakti | redakti fonton]

Pli detale vidu: Hortobágy (Nacia parko)!

Ĝi estas herbara ebenaĵo (pusto) sur la Post-Tiso, inter la rivero Tiso kaj urbo Debrecen. Tiu regiono estis ŝatata de Petőfi, pri la pejzaĝo temas multe da poemoj. Sur la pli frue produktema areo floris multaj vilaĝoj, sed ili senhomiĝis dum la turka okupo de Hungario. Oni ne plu kultivis la agron nur bredis ĉevalojn kaj bovojn (hungara griza bovo). Post la reguligo de la rivero Tiso –en la 1840-aj jaroj-, la areo sekiĝis, estis forlasita kaj regata de banditoj. Oni pli poste konstruis akvumajn kanalojn, kiujn helpis la denovan aperon de la agrokultivado, sed sur la larĝaj herbejoj oni plu paŝtas bovarojn kaj ĉevalarojn.

Sur Hortobágy vivas 250 specioj de akvobirdoj, inter ili griza ardeo, blanka cikonio, kuleranaso, sovaĝa ansero kaj anaso, sed ankaŭ rabobirdoj kiel buteo kaj falko. La plej gravabirdo estas granda otido (pro turismaj kaŭzoj), tiu ĉi birdo aperas eĉ en emblemo de la Nacia Parko Hortobágy.

Rojo[redakti | redakti fonton]

La trafluanta rojo havas la saman nomon Hortobágy.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]