Tibor Hortobágyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Hortobágyi
Persona informo
Naskonomo Holczer Tibor
Naskiĝo la  15-an de marto 1912(nun 1912-03-15)
en Hungario Magyardiószeg (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 16-an de aprilo 1990
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo • biologobotanikisto
vdr

Tibor Hortobágyi [hortobAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hortobágyi Tibor estis hungara algologo, hidrobiologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Holczer [holcer], lia botanika nomo estis Hortob.

Tibor Hortobágyi[1] naskiĝis la 15-an de marto 1912 en Magyardiószeg (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sládkovičovo en Slovakio), li mortis la 16-an de aprilo 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Hortobágyi maturiĝis en Esztergom, poste li akiris pedagogian diplomon en altlernejo en Szeged en 1934, post du jaroj pedagogian diplomon, fine en 1939 filologian diplomon en Scienca Universitato Ferenc József. Dum lernado ekde 1936 li instruis en lernejo en Budapeŝto. Inter 1941–1944 li havis postenon en la eduka ministerio, poste li instruis en Baja. En 1949 li establis biologian katedron kaj gvidis ĝin ĝis 1958. Li kandidatiĝis en 1952, post 3 jaroj li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1958-1984 li instruis en Agrikultura Universitato, li estis vicrektoro en 1960. Li esploris la algojn. Li ricevis plurajn premiojn. Li edziĝis en 1937, lia edzino naskis kvarfoje.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Tisza Nagyfa-holtága phytoplanktonjának qualitativ vizsgálata (disertaĵo, 1937)
  • Természetrajzi ismeretek (lernolibro, 1939, 1943, 1945, 1947)
  • Növénytan az általános iskolák 6. osztálya számára (lernolibro, eldonita kvinfoje inter 1951-1958)
  • Les nouveaux microorganismes de l’établissement piscicole de Hortobágy et du lac de Szelíd (1954)
  • Alföldi halastavak phytocoenológiai viszonyai (disertaĵo, 1955)
  • Zusammenhänge zwischen der Fischfleischerzeugung und den Algen der Fischteiche (1958)
  • Növénytan. 2. Növényrendszertan és növényföldrajz (1968)
  • The Microflora in the Setting and Subsoil Water Enriching Basins of the Budapest Waterworks (monografio, 1973)
  • Növényrendszertan (studenta lernolibro, 1979)
  • Növényföldrajz, társulástan és ökológia (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1981, 1991, 2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]