Fiŝlagoj de Hortobágy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiŝlagoj de Hortobágy
fiŝlago
Fiŝlagoj de Hortobágy
Ŝtato Hungario Hungario
Regiono Norda Ebenaĵo
Distrikto Distrikto Balmazújváros
Municipo Hortobágy (vilaĝo)
Situo Fiŝlagoj de Hortobágy
Konstruado 1916-
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario

La fiŝlagoj de Hortobágy estas artefarita lagaro, kiu servas ne nur produktadon de fiŝoj, sed ankaŭ naturprotekta areo kaj signifa "hotelo" de birdoj. Ĝi estas parto de Nacia Parko ĉe Hortobágy.

Fervoja haltejo

Historio[redakti | redakti fonton]

La reguligo de Tiso en la 19-a jarcento finiĝis, poste ne nur avantaĝoj, sed ankaŭ malavantaĝoj aperis. Kelkajn jardekojn poste, kadre de nova programo oni komencis konstrui fiŝlagojn, rizfarmojn kaj irigaciajn kanalojn. En 1916 ĉe Hortobágy (en la plej senvalora areo laŭ terkultura vidpunkto) rusaj militkaptitoj komencis konstrui fiŝlagojn. La konstruado finiĝis en la fruaj 1970-aj jaroj. La lagoj origine konsistis el 17 basenoj, nuntempe nur dek lagoj funkcias pro digo-rompoj. La akvo venas el la kanalo Nyugati el Tiszalök, krome alia kanaleto redonas la superfluan akvon al la Tiso. Intertempe la fiŝbredado parte retiriĝis, poste la medio kaj turismo iĝis pli grava. La Nacia Parko konstruis malgrandan fervojon en 2006 por la celo de turismo kaj prezento de la areo.

Elvidejo
La fervojeto

Birda mondo[redakti | redakti fonton]

En la areo vivas preskaŭ 300 birdospecoj. La birdoj kutimiĝis ĉasi fiŝojn el la fiŝlagoj, aliaj birdoj trovis kreskaĵojn kaj aliajn bestetojn laŭ la lagoj. La plej impona birdomoviĝo estas oktobre flugo de la ordinaraj gruoj. Menciindas la egretardeoj, Ardeedoj, noktardeoj, vaneloj, tringoj, blugorĝuloj, blanka cikonio, kuleranaso, ansero, buteo kaj falko. Escepte la bubaloj regas unu lagon, la kuraĝaj birdoj estas tie nur gastoj. Proksime eĉ birdohospitalo funkcias.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Oni establis turisman vojeton (5 km), kiu konsistas el 14 stacioj, el ili 11 havas elvidejon. Laŭ la menciita fervoja linio 10 troviĝas ĝuste ĉe la fervoja haltejo. La fervojo trafikas sur la digoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.