Apagy
Apagy | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4553 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 308 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 72 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 57′ N, 21° 56′ O (mapo)47.957321.9363Koordinatoj: 47° 57′ N, 21° 56′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 32,04 km² (3 204 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Apagy [apadj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Nyíregyháza.
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.962/21.9338
- 47° 58′ N 21° 56′ O / 47.967 °N, 21.933 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 58′ N 21° 56′ O / 47.967 °N, 21.933 °O (mapo)
Situo[redakti | redakti fonton]
Apagy situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Vásárosnamény.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el la 13-a jarcento en formo Opag. En la vilaĝo okazis kunsidoj de la departemento kaj en 1608 ankaŭ parlamento. En 1919 la rumanoj okupis la regionon.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, interretejo, sportejo, kuracejo, klubo de gemaljunuloj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- gotika kalvinana preĝejo (Apagy) el la 15-a jarcento, en 1776 pligrandiĝis, turo alkonstruiĝis en 1867
- muzeo pri la vilaĝo
- monumento pri falintoj dum la liberecbatalo en 1849
- protektata lago nomata Mohos