Vásárosnamény
Vásárosnamény | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Departemento | Szabolcs-Szatmár-Bereg | ||
Poŝtkodo | 4800 [+] | ||
Telefonkodo | 45 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 153 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 124 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 8′ N, 22° 19′ O (mapo)48.12666666666722.318333333333Koordinatoj: 48° 8′ N, 22° 19′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 65,66 km² (6 566 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vásárosnamény [vAŝAroŝnamEnj] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Vásárosnamény, kies sidejo ĝi estas.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Vásárosnamény situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Nyíregyháza-Beregszász, laŭ fervojo Debrecen-Mátészalka-Záhony, 60 km nordoriente de Nyíregyháza, 20 km okcidente de la ukrainia limo, sur ambaŭ bordoj de la Tiso. Rande de la urbo alfluas la Tison la riveroj Crasna kaj Somesul.
La urbo estas centro de la pomo kaj tabakkultiva regiono, grava trapasejo trans Tiso. Ĝi estas urbo ekde 1979, kiam oni alligis komunumojn Vitka kaj Gergelyiugornya.
La urbo estas ŝatata ripozloko dum somero (tendumado ĉe la Tiso, baniĝo en la rivero).
La loko estis menciita en 1214, ĝi havas la rangon kampara urbo ekde 1494. En evoluo de la komunumo gravis ĉiam la trafiko. Vásárosnamény havis jam rajton je pramo en la 14-a jarcento. Ligna ponto ekfunkciis en 1849, la unua feroponto estis konstruita en 1886, sed tiun eksplodigis la retiriĝantaj germanoj en 1919. La hodiaŭa ponto funkcias ekde 1949. La komunumo estis distriktejo ĝis malfaro de distriktoj.
La urbo estis la finstacio de la vaporŝipado kaj grava poŝt-voja stacio ekde 1852, tra Debrecen al Galicio. Ĝin interligas ekde 1905 fervoja linio al Nyíregyháza.
Gravaj industriaj branĉoj de la urbo
- krucoplaka fabriko (plakligna tabulfabriko) (ekde 1969)
- kestofabrika uzino (ekde 1964)
- alkoholaĵ-produktado (ekde 1920),
- teksaĵa fabriko (ekde 1973)
- vitrofabriko (ekde 1976)
- lamenmuelejo, konstruita en 1910, uazata ekde 1980 kiel grenosekigejo
- pomokultivado
- turismo sur riverbordo de Tiso
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Beregi Múzeum (Muzeo de Bereg), etnografia muzeo
- kalvinana preĝejo el la 15-a jarcento, trakonstruita en 1932
- malfru-baroka Tomcsányi-kastelo (1628, trakonstruita ĉirkaŭ 1780)
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- En Vitka naskiĝis verkisto Gusztáv Lauka.
- En Vásárosnamény naskiĝis:
- pianisto Ivett Gyöngyösi
- popolkantisto Margit Bangó
- pentristo Zsolt Vári
- politikisto Tamás Eötvös.
Komunumoj pri vásár (= foiro aŭ bazaro) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]
Vásáros | Vásárosbéc | Vásárosdombó | Vásárosfalu | Vásárosmiske | Vásárosnamény | Vásártelke |