Zajta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zajta estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en Distrikto Fehérgyarmat.

Stacidomo de Zajta

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zajta situas sur ebenaĵo, fine de mallonga sakovojo, fine de fervoja linio el Fehérgyarmat, laŭ la rumana landlimo sen limpasejo (kontraŭe Nagypeleske troviĝas). Csenger troviĝas 14, Satu Mare 20, Fehérgyarmat 28 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1461 laŭ tiama hungara ortografio "Zaytha". En 1671 armeo de la Habsburgoj detruis kaj senhomigis la vilaĝon. Germanoj refondis ĝin en 1767. Ĝis 1920 la fervojo trafikis ĝis Szatmárnémeti. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, migra poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.vendegvaro.hu
  • www.gyaloglo.hu
  • www.iranymagyarorszag.hu