Nyírkáta
Nyírkáta [njIrkAta] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en Distrikto Mátészalka. Nyír signifas: betulo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 39 km²
- Loĝantaro: 1820
- Poŝtkodo: 4333
- Telefonkodo: 44
Situo[redakti | redakti fonton]
Nyírkáta situas sur ebenaĵo kaj sur tre mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Nyírbátor troviĝas 12, Mátészalka 14, Baktalórántháza 24, Fehérgyarmat 29, Nyíregyháza 50, Debrecen 67, Budapeŝto 271 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri la komunumo devenis el 1332 en formo "Gebe". Tiu loknomo signifas hungare: ĉevalaĉo. Tial pro peto de la loĝantaro ĝi ŝanĝiĝis al Nyírkáta en 1955. Vilaĝservoj estas lernejo, poŝto, gastejo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika kapelo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo
- kalvinana preĝejo
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Nyírkáta naskiĝis verkisto Imre Cselenyák.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.gyaloglo.hu
- www.iranymagyarorszag.hu