Cégénydányád

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nobeldomo de Cégénydányád

Cégénydányád [cEgEnjdAnjAd] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Fehérgyarmat.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ dekstra bordo de Somesul (kun ponto). Fehérgyarmat troviĝas 8, Csenger 18, Nyíregyháza 80 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri abatejo "Czégény" devenis el 1181. La kampoj longe apartenis al familio Kölcsey [kolĉei], en 1570 ĝi apartenis al fortikaĵo de Szatmár.

Najbara vilaĝo Dányád skribiĝis unuafoje en la 14-a jarcento en formo "Danyan". La 2 vilaĝoj en la 20-a jarcento kontaktiĝis kaj en 1912 unuiĝis.

Vilaĝservoj estas lernejo, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kalvinana preĝejo de 1797, turo alkonstruiĝis en 1863
  • impona klasikisma teretaĝa nobeldomo de Kende (nun orfejo) kune kun parko

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.iranymagyarorszag.hu
  • w.nagyvofely.hu
  • w.gyaloglo.hu