Máriapócs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Máriapócs
Flago
Blazono
Areo 22 km² (2 200 ha)
Loĝantaro 2 190
Poŝtkodo 4326
Telefona antaŭkodo 42
Vikimedia Komunejo: Máriapócs
Retpaĝo: www.mariapocs.hu

Máriapócs [mArjapOĉ] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Nyírbátor.

Romkatolika kirko de Máriapócs

Geografio[redakti | redakti fonton]

Máriapócs situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, inter urboj Nagykálló kaj Nyírbátor, 30 km-ojn oriente de Nyíregyháza.

Aerfoto pri grekokatolika kirko de Máriapócs

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝan nomon Pócs oni mencias unuafoje en 1280 en dokumentoj. La komunumo estis inter 1816-1872 kampurbo. La landan famiĝon akiris ĝi, kiel pilgrimejo ekde komenco de la 18-a jarcento.

La miraklo (ploranta virgulino-bildo en 1696)[redakti | redakti fonton]

La plorantan Maria-bildon rezervis ligna preĝejo, anstataŭ ĝi oni konstruis inter 1731 kaj 1756 barokan devot-kirkon. La bildon forprenis reĝo Leopoldo la 1-a al Vieno kaj lokigis en la Stephansdom, en Máriapócs restis nur kopiaĵo. Tiu kopiaĵo ploris unuafoje en 1715, poste plurfoje. Tiam vintre la lakrimoj ne frostis, dume eĉ la vino frostis.

La bazilitaj monaĥoj setlis en 1749 en la komunumo kaj ties monaĥejo iĝis kultura kaj instrua centro de la hungarlanda grekokatolika eklezio. Ili fondis la unuan instruist-edukejon en Szabolcs.

En 1991 papo Johano Paŭlo la 2-a faris grandan subĉielan meson. En 1993 la vilaĝo ricevis la rangon urbo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Máriapócs naskiĝis grek-katolika episkopo Miklós Dudás.