Győr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Impona historia placo en Győr
Győr
slovake: Ráb, germane: Raab, latine: Arrebona
urbo
Vido de la centra parto
HUN Győr COA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Győr
Lando Flago de Hungario  Hungario
Regiono Okcidenta Transdanubio
Departemento Győr-Moson-Sopron
Distrikto Distrikto Győr
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Hungara reĝlando
Riveroj Rába, Mosoni Duna
Situo Győr
 - alteco 118 m s. m.
 - koordinatoj 47°41′02″N 17°38′06″E  /  47.68389°N, 17.635°O / 47.68389; 17.635 (Győr)
Areo 174,61 km² (17 461 ha)
Loĝantaro 131 267 (01.01.2011)
Denseco 751,77 loĝ./km²
Unua skribmencio 1009
Urbestro Zsolt Borkai
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 9000–9030
Telefona antaŭkodo +36-96
KHS 25584
Situo enkadre de Hungario
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Hungario
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Győr
Retpaĝo: www.gyor.hu

Győr [djoer] estas administra centro en okcidenta Hungario kaj samtempe sidloko de diocezo, kuracbanloko kaj universitata urbo. Ĝi situas en departemento Győr-Moson-Sopron, proksime de Danubo, ĉe historie grava eŭropa vojo tra la danuba valo. Tra la urbo fluas la Mosoni Duna (brako de Danubo) kaj la al-danubaj riveroj Rábca kaj Rába. Tiu lasta donis al la urbo ĝian germanan nomon Raab.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Győr situas sur naturaj gruzterasoj meze de nun jam grandparte elsekigitaj marĉoj, kiuj ĝin kompakte ĉirkaŭas, ĉe la renkontiĝo de kvar riveroj Danubo de Moson [moŝon], Rába, Rábca kaj Marcal. Tial ĉiuj trafikvojoj logike kondukas tra ĝi. Kiam la turkoj en la 16-a jarcento elmordis la mezan parton de Hungario, ili povis plumarŝi al okcidenta Eŭropo nur tra Győr. Pro tiuj cirkonstancoj la strategia signifo de la urbo estis ĉiam granda. La riveroj kaj marĉoj estis abundaj je fiŝoj kaj ĉasbestoj, je dispono estis konstrumaterialoj, ŝirmo kaj trapasejo.

Tiu loko estis loĝata jam ekde la bronza epoko. Iliroj kaj keltoj ekloĝis ĉi tie. Ĉi tiuj donis la unuan nomon de la loĝloko: Arrabona, tio estas setlejo ĉe Rabona (nuna rivero Rába). La romianoj transprenis la nomon, en 1-a a jarcento post Kristo ili konstruigis ĉi tie garnizonon kun 226 cm dikaj muregoj kaj civiton. En tiu grava urbo de Panonio konserviĝis multe da murrestajoj, sarkofagoj, statuoj kaj iloj, uzataj ĉiutage de la romianoj. Oni konservas ilin nun en la ŝtona kaj historia muzeoj de la urbo.

Post kiam la hunoj venkis la romianojn en la 5a jarcento, sekvis en la 5-a jarcento, sekvis longa vico de popoloj setliĝintaj ĉi tie: gotoj, longobardoj, avaroj. Ĉi tiuj fortikigis la romian fortikajon per ringforma remparo, el kies nomo „gyűrű” [djuru] (ringo) kelkaj devenigas la nunan nomon de la urbo (ĝi fakte estas la nomo de feŭdulo, posedanta bienojn en la regiono). Kontraŭ tiu fortikigita loĝloko sieĝon persone ekgvidis la franka imperiestro Karolo la Granda en la jaro 791. Per tio finiĝis la plurjarcenta regado de la avaroj. La hungaroj aperis en la 9a jarcento. Ili rekonis la strategian signifon de la loko kaj ties unua reĝo Stefano la 1-a (Hungario) refortikigis la urbon. En 1001 li fondis administran centron kaj episkopejon. Győr travivis plurajn sieĝojn fare de germanoj, aŭstroj kaj ĉeĥoj. En 1271 ĝi ricevis privilegiojn de libera urbo dum la regado de reĝo Stefano la 5-a, ĉar la loĝantoj helpis lin venki la invadantajn trupojn de la ĉeĥa reganto Otokaro la 2-a. Pro komercstimula rajto Győr fariĝis grava centro de komerco kaj metipraktikado.

El milita vidpunkto Győr iĝis grava loko precipe en la 16a jarcento, kiam la turkoj militmarŝis kontraŭ Vienon. En 1529 oni bruligis la urbon antaŭ la proksimiĝantaj otomanoj, por malhelpi, ke ili konkeru ĝin. Pro ties nigraj muroj la turkoj, baptis" ĝin Janik Kala, brulinta urbo.

Kiam en 1594 ili la duan fojon, post longa sieĝo, konkeris ĝin, paŝao Sinan konstruigis belvidejon sur la danuba bastiono kaj fiksigis ventokokon kun duonluno sur ĝia pinto. „La hungaroj rekonkeros la urbon - li asertis tromemfide, - nur se ĉi tiu koko ekkokerikos kaj la duonluno pleniĝos!" Ĉe la rekonkero tamen, ĉu vere, ĉu ne, ŝercema husaro grimpis sur la turon kaj de tie sonigis trumpeton kokerike. La turkoj, onidire popolo superstiĉa, teruriĝis pro la mirakla plenumiĝo de la antaŭdiro: la ferkoko kokerikis, kaj estis ĝuste plenluno! Fakto estas, ke la ventokoko de paŝao Sinan vidiĝas en la urba muzeo, kaj kopio de ĝi nuntempe ornamas publikan fontanon sur la danuba bastionplaco. Cetere la „ferkoko' estas fakte el kupro, sed tia bagatelo ne ĝenas la memfidajn loĝantojn de Győr.

La fama ventobirdo kun la duonluno kaj poste alfiksita duobla kruco estiĝis emblemo de la urbo kaj indikas ĝian eternan vivopovon. Post la turka okupado italaj inĝenieroj konstruigis tiutempe plej modernajn ekstermurajn angulbastionojn (orelbastionojn), remparojn kaj fuortojn. Győr iĝis la plej forta defendilo en la limfortikaĵa ĉeno de Hungario, „remparo de Eŭropo", kiel tiutempe oni ĝin nomis. Post preskaŭ cent jaroj paŝao Mustafa, militmarŝanta al Vieno, vane sieĝis ĝin.

La 29-an de marto 1598 ĉirkaŭ noktomeze malgranda taĉmento kun nutrajĉaregoj petis enlason en la fortikajon Győr [djer], situantan en nord-okcidenta Hungario, kiun tiutempe la turkoj okupadis jam la kvaran jaron. Nutraĵoj ne abundis: la urbo ja estis la plej okcidenta punkto de la tiama potenca imperio otomana, kiu per la konkero de tiu fortikaĵo prenis la lastan obstaklon survoje al Vieno kaj tuta Eŭropo.

La pordisto ĝojprete iris mallevi la ponton. La taĉmento kun la kvar ĉaregoj haltis antaŭ la pordego. Sub la ŝirmo de la nokto oni elprenis eksplod-tubegon el la unua ĉarego, fiksis ĝin al la kverka pordego kaj kun surdiga tondro detruis ties ŝtalplatajn alojn. El la aliaj ĉaregoj elsaltis husaroj, senarmigis la gardistaron kaj vokis siajn kamaradojn, kaŝitajn en la ĉirkaŭaj marĉoj. La husaroj de generalo Paálffy [paalfi] kaj infanterianoj de generalo Schwarzenberg [ŝvárcenberk] impetis tra la malfermita pordego kaj invadis la fortikaĵon. La otomana minaco al Eŭropo ĉesis por longa tempo.

La sekva, grava atako venis jam de okcidento. En 1809, en la militiro kontraŭ Aŭstrio, Napoleono transiris la hungaran landlimon, esperante ribeligi la hungarojn kontraŭ la kun Aŭstrio komuna reganto. Post la batalperdo ĉe Győr kaj intensa sieĝo de la urbo, la urbanoj - por eviti ege grandan detruon - malfermis la pordegojn. Napoleono pasigis unu nokton en la urbo, propramane indikis 9 partojn, detruendajn en la urbomuro. En la strato Király [kiraj] (reĝo) ankaŭ nun staras duetaĝa barokpalaco, kie la granda imperiestro pasigis la nokton de la 31-a de aŭgusto 1809.

Urbodomo de Győr
Panoramo el la aero en Győr
Abatejo en Győr

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie. Győr estas naskiĝurbo de Balázs Wacha.

Győr estas loko kie István Nagy-Molnár loĝis post Unua mondmilito; ĝi havas esperantostraton.

Esperantistoj de Györ[redakti | redakti fonton]

Ekonomia kaj kultura evoluo[redakti | redakti fonton]

Győr prosperis sekve de la intensa gren- kaj brut-komerco. Kiam oni konstruis la unuan fervojon, kiu kunligis la urbojn Buda kaj Peŝto kun Vieno meze de la 19-a jarcento, la akvaj kaj strataj trafikvojoj perdis sian signifon. La urbo devis trovi al si novajn evolueblecojn. Fine de la 19-a jarcento unu post alia fondiĝis industriaj entreprenoj: Rába Vagonfabriko, Richards Tekstilfabriko, Alkoholfabriko, Koestlin Keksfabriko, Gasfabriko, Olefabriko. La cirkonstancoj tre favoris tiun evoluon, ĉar la urbo situis ĝuste mezdistance inter Vieno kaj Budapeŝto, kaj ĉiuj fervojaj, ŝoseaj, riveraj transportvojoj trapasis ĝin. Do, Győr ne eblis preteriri, kaj la inĝeniera inventemo kreis miraklojn. En la urba vagonfabrika muzeo oni povas admiri la blenditan truptransportilon Botond, superantan ajnajn terenobstaklojn. Dum la dua mondmilito ĝin ŝtelis la aliancanoj germanoj grandkvante, tiel bona ĝi ja estis.

Someraj Festivaloj de Győr estas tradiciaj. Dum ili okazas popular-, klasik kaj popol-muzikaj koncertoj, subĉielaj operprezentadoj, surstrataj teatraj spektakloj, renkontiĝo de popolaj dancgrupoj el la tuta mondo, publikaj geedziĝoj en barokaj kostumoj kaj baroka pompo, artfajrado, turkaj pavilon-muzikado, internaciaj akvaj kaj pilkokonkursoj. Por urbo kun 130 000 loĝantoj tio estas nemalgranda defio kaj samtempe plezuro. Kaj oni ne forgesu la mondfaman urban baletensemblon. Ĉi tie estas ŝatataj ankaŭ floroj: por sia florpompo la urbo ricevis Eŭropan Premion.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plej multe vidindas la baroka centro de la urbo, atestanta pri la delikata artosento de la iama riĉa burĝaro. La plej malnova parto estas tamen ne la iama civila urbo, sed la sur la kapitula monteto inter du riveroj altiĝanta episkopa-religia centro. La urbanoj nomas la palacon de episkopo Episkopa Kastelo, ĝi ja estis konstruita sur la ruinoj de romia fortikaĵo, komence kiel ĉefturo remparita kaj kerno de posta renesanca fortreso. Vidalvide al la palaco leviĝas la katedralturego „basilica minoren” mirinda harmonio de la stiloj romanika, gotika, renesanca, baroka kaj klasikisma. En ĝiaj muroj eblas vidi enkonstruitajn steleojn kaj kvadratajn ŝtonojn de la iamaj romiaj koloniistoj.

En ĝia gotika kapelo oni konservas la bustorelikvujon de reĝo Sankta Ladislao la 1-a, mirindan memoraĵon de la mezepoka hungara cizelarto en dratemajla tekniko. En la Maria-navo pendas la pentraĵo de la ,Larmanta Sankta Maria". La bildon kunprenis irianda episkopo Walter Linch, rifuĝinta en 1649 al Győr sekve de persekutoj fare de protestantoj. La 17an de marto 1697, festotago de la protekta sanktulo de Irlando Sankta Patriko, de la 6a ĝis la 9a horo la portreto de Sankta Maria faligis sangajn larmojn pro la persekutataj irlandaj katolikoj. De tiu tempo la baziliko estiĝis pilgrimejo.

Piede de la kapitula monteto, sur la placo Gutenberg, en sia baroka oro pompas la Kesto de la Interligo, monumento starigita pro eskapinta soldulo, kiu fuĝis inter la procesiantan amason. La persekutantoj rekonis lin kaj ĉe la arestada tumulto ili terenpuŝis la Sanktan Hostion. Kiel puno ili devis starigi monumenton. Ĉe proksima stratangulo oni povas vidi la por pendŝildo uzatan „Oran Ŝipon", belege cizelitan, orumitan velŝipon el kupro, objekton de entuziasmo por ĉiuj infanoj, verkon de esperantisto Bandi Schima [ŝima] el Győr. Malpendiginte ĝin por ripari post duonjarcenta senĉesa pendado, surprizite oni trovis en ĝia interno precizan desegnon, konsilojn de ties majstro pri renovigo kaj liajn bondezirojn al la estontaj generacioj.

La karmelanan preĝejon kronas ovala kupolo, donanta unikan ĉarmon al la pompa baroka ,juvelkesto" sur la bordo de rivero Rába. En ĝia ekstera kapelo staras belega virina figuro en itala baroko, la tiel nomata „ŜaŭmMaria", ŝtonstatuo de Sankta Maria, aldrivinta laŭ Rába nekonate de kie. La kripto de la preĝejo longe gardis (ankaŭ mezureble) pezan sekreton. En iu ĉerkofako oni ,enterigis" antaŭ la enmarŝanta sovetia armeo en 1945 nemezureblajn trezorojn de miljara episkopejo. La sekreton lastminute, antaŭ sia morto kaj post la retiriĝo de la okupantoj, malkovris ĝia lasta scianto. La arttrezoroj nun videbliĝas en la Episkopuja Muzeo sur la kapitula monteto.

La benediktana dutura preĝejo, konstruita en itala baroko, superregas la barokan ĉefplacon, centran publikejon de la civila urbo. Ankaŭ ĉi tie oni trovas ĉiupaŝe fermitajn balkonojn sur la domanguloj, tre tipaj por Győr. Bone vidiĝas ankaŭ la orta, tre regula stratoreto, kiu ebligis en la mezepoko rapide movi la militfortojn de unu loko al alia. Kelkloke neatendite la regulecon rompas kurbaj, tre mallarĝaj stratetoj kun esprimivaj nomoj kiel Sprono, Serpo, Ŝtupo, Serpento. Sub angulbalkono sur la ĉefplaco, je domangulo ekde jarcentoj fiksite staras „fera arbo": trunko, en kiun preterpasantaj metipraktikantoj batis po unu najlon, memorigante pri sia restado. La iama baroka rezidejo de la abato de Pannonhalma nun estas loko de la urba historia muzeo.

Al tiu, kiu laŭiras la straton Kossuth en kvartalo újváros [ujvaroŝ], Nova Urbo, povas ĝui en unu strato unikan por Eŭropo pitoreskan vidaĵon de turoj kaj kupoloj de kvin eklezioj (serbortodoksa, katolika, kalvinana, juda kaj luterana) kun lernejoj, administrejoj, socialaj hejmoj, atestantaj pri la religia toleremo de la urbanoj.

Győr havas multajn epitetojn: ĝi estas tria plej industriigita urbo de Hungario, tria plej riĉa je arkitekturaj monumentoj, posedanta la Eŭropan Premion de Urboprotektado, urbo de riveroj, pontoj (12 grandaj kaj pluraj malgrandaj) kaj de bicikloj. Ĝi estas kunirejo de riveroj, fervojoj, Soseoj, de kulturoj kaj popoloj. La urbo situas mezvoje inter Vieno kaj Budapeŝto, tre proksime al Bratislavo (en la „ora triangulo" Vieno-Bratislavo-Győr). En la mezo de la urbo abunde ŝprucas 66-grada minerala fonto (kun akvo enhavanta kloridojn, karbonatojn, jodon), iganta jin ankaŭ grava ban- kaj kuracloko.

La urbo estas eterne renoviĝanta urbo, mirinda miksaĵo de pasinteco kaj nuntempo, harmonio de arto, industrio kaj kulturo, etosplena urbo moderna. Ĝiaj loĝantoj diras: Vi trovas ĉion ĉi tie, kaj se tamen io mankus, tion vi ne trovus posedinda.

Vinvilaĝo[redakti | redakti fonton]

Iama vilaĝo Ménfőcsanak (apartenanta al municipo Győr) havas la titolon vinvilaĝo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]