Sinagogo de Győr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Sinagogo en Győr estas historia monumento de Győr. Nun ĝi estas muzeo kaj kultura centro.

Sinagogo en Győr
Fasado de sinagogo

Historio[redakti | redakti fonton]

La sinagogo kune kun la najbara etaĝa lernejo estis inaŭgurita en 1870. La arkitekto estis Károly Benkó. La sinagogo longe estis modelo por aliaj urbaj sinagogoj. En 1925 la municipo donacis la najbaran parcelon al la judeco, kie ili pligrandigis la konstruaĵon post 2 jaroj. Oni malkonstruis 2 ŝtuparejojn kaj konstruis pli novajn tiel, ke formiĝis ankaŭ nova - tiel nomata - vintra preĝdomo. Tie okazis la preĝado vintre kaj labortage. Post la holokaŭsto en 1946 la judoj denove uzis la sinagogon, sed evidentiĝis, ke ili restis nesufiĉaj. En 1950 la ŝtato forprenis duonon de la lernejo, en 1960 la alia parto kiel donaco ŝtatiĝis. La sinagogo mem ne estis uzata, ĝi iĝis ŝtata posedaĵo en 1968, municipa posedaĵo en 1993. Tiutempe parton de la lernejo uzis la judoj kiel preĝdomon, la alian parton muzika altlernejo uzis.

Sinagogo en Győr
La ĉefpordo

La sinagogo en 2003 plene renoviĝis, poste ene estas ekspozicio, foje koncertoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La sinagogo situas en korto, ĝi formas longan brikon. La centra parto estas okangula kaj kupolo (kun diagonalo 14 m, 30 metrojn alta) kovras ĝin. En mezo de la fasado (teretaĝe) funkcias la ĉefenirejo, pli supre estas videbla granda fenestrorozo. En ambaŭ flankoj de la konstruaĵo pli malgrandaj kupoloj kronas la domegon, sur la teretaĝo pordoj estas. Interne estas galerioj en ambaŭ etaĝoj. La pentrado dum la renoviĝo okazis helpe de iamaj fotoj.

En la proksimo funkcias ankaŭ 4 aliaj preĝejoj: Luterana malnova kirko (Győr), Kalvinana preĝejo (Győr), Preĝejo Metamorfozo de Kristo (Győr) kaj Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao (Győr). Ekde 2006 oni aranĝas komunan festivalon "Kvin Preĝejoj", interne koncertoj okazas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Galerio pri la internaĵoj[redakti | redakti fonton]