Korto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Fuente en un patio sevillano (Fontano en sevila korto) de Joaquín Sorolla (1915).

Korto estas parto de domo ne kovrita de tegmento, kutime ĉe malantaŭa parto de la konstruaĵo, kiu povas havi du malsimilajn celojn: distra kaj ripoza -tiukaze ĝi havas konstruan plankon kaj povas havi ĉu puton ĉu fontanon, ktp.- por uzado prefere de homoj, produkta -tiukaze bestaro povas esti ties ĉefa loĝantaro-.

Laŭ Francisko Azorín korto estas Libera spaco ĉe domo, lasita por faciligi naturan lumigadon k. aerumadon de la internaj ĉambroj.[1] Li indikas etimologion el la latina cors, cortis (korto).[2]

Tiparo[redakti | redakti fonton]

En sudeŭropaj hejmoj korto estas elstara ejo por la famiia vivo kaj kiel renkontejo -ĉar dormoĉambroj aŭ salonoj estas tro varmaj ene de la konstruaĵo- kaj kiel laborejo kaze de kortobirdaro, brutejo aŭ deponejo de ilaro.

Ne nur normalaj familihejmoj povas havi korton; ankaŭ luksaj konstruaĵoj kiel palacoj aŭ monaĥejoj povas havi tiun konstruparton kompreneble laŭ la konstrustilo ĝenerala de la konstruaĵo. En kastelo, la korto plenumis ĉefe militistajn celojn. En monaĥejoj, religiajn celojn, kaj ili nomiĝas plej ofte klostro. En lernejo, la korto estas ejo por ludi kaj distri dum libera tempo kaj por sporto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 118.
  2. Azorín, samloke.