Ernő Winter
Ernő Winter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1897 en Győr |
Morto | 2-an de junio 1971 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/1-1-38 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1925) |
Okupo | |
Okupo | inventisto |
Ernő Winter [ernO vinter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Winter Ernő estis hungara kemiisto, inventisto, membro (korespondanta en 1951, ordinara en 1956) de Hungara Scienca Akademio.
Ernő Winter [1] naskiĝis la 15-an de marto 1897 en Győr. Li mortis la 2-an de junio 1971 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ernő Winter frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li batalis dum la 1-a mondmilito.Hejmenveninta li trovis laborlokon en uzino pri sapoj, krome li plulernis en teknikuniversitato en Budapeŝto. Inter 1925-1950 li laboris en fabriko pri lampoj "Tungsram" kune kun Imre Bródy, Pál Selényi, Zoltán Bay, Károly Simonyi, Tivadar Millner, sed li laboris intertempe 2 jarojn en Nederlando. Depost 1950 li laboris en esplora instituto. Li ricevis premiojn Kossuth en 1950, 1953.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Vákuumtechnika (1954)
- Válogatott fejezetek a ferromágnesség témaköréből (1955)
- Single Electron Generated Current Pulse in a Vacuum Diode (1964)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato en Győr