Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (pli mallonge Teknikuniversitato) estas signifa universitato en Budapeŝto, kie instruis (en 2012) 1160 pedagogoj 24 mil studentojn. Ĝi situas grandparte laŭ maldekstra bordo de Danubo en distrikto Újbuda.
Historio
[redakti | redakti fonton]Historio de la universitato komenciĝis en 1782. Tiam oni fondis apartan fakultaton Institutum Geometricum por inĝenieroj el Reĝa Universitato de Buda. En 1782 laŭ dekreto la edukado de inĝenieroj estis egalvalora al la universitata nivelo. En 1846 oni kreis novan lernejon pri industrio. Ĝi prenis la nomon pri Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno kaj oni lernis 3 jarojn jam hungare. En 1850 ambaŭ lernejoj unuiĝis kiel ’’’Joseph Industrieschule’’’ (industria lernejo pri Jozefo), sed badaŭrinde tiel la universitata nivelo ĉesis kaj la instrua lingvo estis la germana.
En 1856 ĝi transformiĝis al Joseph Polytechnicum, kiu estis kvarjara altlernejo. Ekde 1860 oni denove lernis hungare, en 1871 la lernejo rericevis la rangon universitato laŭ nomo Reĝa Universitato palatino József. Ekde 1902 la studentoj rajtis doktoriĝi. En 1909 la impona K-domo ekfunkciis laŭ la Danubo. En la baldaŭaj jardekoj oni fondis diversajn fakultatojn aŭ fakultatoj trovis novajn lokojn en aliaj urboj. Ekde 1919 pro la revoluciaj efikoj jam inaj studentoj rajtis lerni, sed laŭ nova leĝo judoj rajtis lerni nur en proporcio 20 %. En 1934 la universitato pligrandiĝis sub nomo Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Post la 2-a mondmilito la studentoj povis esti laboristoj aŭ kamparanoj. En 1949 tiuj fakultatoj, kiuj aldoniĝis en 1934, foriris, la restinta universitato estis simpla Teknikuniversitato de Budapeŝto. Inter 1952-1967 fakultatoj apartiĝis kiel Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato, poste ambaŭ universitatoj unuiĝis. Ekde 1984 oni instruis ankaŭ angle, ekde 1991 france, ekde 1992 germane. La nuna nomo estas uzata de 2000.
Nobel-premiitoj de la universitato
[redakti | redakti fonton]- Dennis Gabor - studento
- George A. Olah - studento, poste profesoro
- Eugene Paul Wigner - studento
- Philipp Lenard - studento
Rektoroj de la universitato
[redakti | redakti fonton]- József Stoczek (1871–1872), (1875–1879)
- Károly Conlegner (1872–1873)
- Károly Nendtvich (1873–1874)
- János Ármin Vész (1874–1875)
- Kálmán Szily (lingvisto) (1879–1884)
- János Kriesch (1884–1886)
- Sándor Lipthay (1886–1889), (1898–1900)
- Lajos Ilosvay (1900–1903)
- Alajos Hauszmann (1903–1905)
- Ödön Jónás (1905–1907)
- Vince Wartha (1907–1910)
Signifaj studentoj, poste profesoroj de la universitato (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Donát Bánki
- Etele Baráth
- Sándor Benkó
- Géza Binder-Kotrba
- Géza Bognár
- Elemér Bölcskei
- Géza Boleman
- Géza Braun
- Aladár Buzágh
- László Gillemot
- Alajos Hauszmann
- László Heller
- Árpád Kézdi
- Lajos Kollár
- Mór Korach
- Béla Lányi
- Károly Molnár (ministro)
- Géza Pattantyús-Ábrahám
- Ferenc Pfaff
- Ignác Pfeifer
- Károly Polinszky
- Antal Reischl
- Frigyes Schulek
- Imre Steindl
- László Szathmáry
- Szilárd Zielinski
- Károly Zipernowsky
Signifaj studentoj de la universitato (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Endre Bereczky
- Pál Erdős
- Árpád Gerecs
- Péter Hónig
- Kálmán Kandó
- László Kapolyi
- Gábor Karádi
- Tódor Kármán
- Béla Katona (ministro)
- Mátyás Keresztes
- Lajos Kisfaludy
- Károly Kós
- György Kovács
- Kálmán Kovács (ministro)
- Ervin Kováts
- Ferenc Kőrösy
- Lajos Kreybig
- Ernő Kurnik
- Lajos Lechner
- Ödön Lechner
- Julianna Lisziewicz
- Imre Makovecz
- Dénes Mihály
- István Örkény
- Gyula Pártos
- Jozefo Petzval
- Ernő Rubik
- Jenő Schlattner
- Leó Szilárd
- Zorán Sztevanovity
- Edward Teller
- Ádám Tomcsányi
Signifaj instruistoj de la universitato (elekto)
[redakti | redakti fonton]
|
Anekdoto pri la universitato kaj Géza Pattantyús-Ábrahám
[redakti | redakti fonton]
|