Dezső Hültl
| Dezső Hültl | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Hültl Dezső József Fidél |
| Naskiĝo | 6-an de aprilo 1870 en Baia Sprie |
| Morto | 11-an de julio 1945 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Mortokialo | korhalto |
| Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Batthyány-mauzóleum mögötti sírboltok, 19-20. 1/2. |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Teĥnika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1892) piarista gimnazio de Budapeŝto (–1888) |
| Familio | |
| Frat(in)o | Hümér Hültl |
| Parencoj | Alajos Hauszmann (bopatro) |
| Okupo | |
| Okupo | arkitekto universitata instruisto |
Dezső Hültl [deĵO hultl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hültl Dezső estis hungara arkitekto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1931). Lia patro estis József Hültl, lia frato estis kirurgo Hümér Hültl.

Dezső Hültl [1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1870 en Hungara reĝlando, en Felsőbánya (nuntempa Baia Sprie en Rumanio). Li mortis la 11-an de julio 1946 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dezső Hültl frekventis universitaton en Budapeŝto, poste kelkfoje li studvojaĝis. En 1906 li doktoriĝis kiel la unua hungara sciencisto-doktoro pri konstruado en Hungario. Inter 1913-1940 li instruis en universitato en Budapeŝto, kie li estis rektoro inter 1930-1932. Liaj konstruaĵoj estis faritaj en novrenesanca aŭ novbaroka stiloj, tamen ekde la 1930-aj jaroj li faris ankaŭ modernajn domegojn. Inter 1931-1939 li estis membro de supera ĉambro. Li ricevis diversajn premiojn inter 1906-1938.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]

