Baia Sprie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Baia Sprie
Urbo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Maramureș
Alinome Felsőbánya (hungare), Mittelstadt (germane)
Iama hungara departemento Szatmár
Situo 47° 40′ N, 23° 41′ O47.66083333333323.688611111111Koordinatoj: 47° 40′ N, 23° 41′ O
Alto super maro 343 m
Poŝtkodo 435100
Loĝantaro 15,476 (en 2011; 16.609 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 106684
v  d  r
Information icon.svg

Baia Sprie [baja sprie] (hungare: Felsőbánya [felŝobanja], germane: Mittelstadt) estas urbo en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de Montaro de Gutin, oriente de Baia Mare. Nun administre apartenas al ĝi Chiuzbaia, Satu Nou de Sus kaj Tăuții de Sus.

Situo[redakti | redakti fonton]

Baia Sprie situas ambaŭflanke de la rivero Săsar. Ĝin trapasas la nacia vojo DN18 inter Baia Mare (okcidente) kaj Sighetu Marmației (norde).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 4422 loĝantojn (hungaroj); en 1992 11735 (rumanoj, 29 % da hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua skriba mencio estas el 1329. En la mezepoko ĝi estis grava minejurbo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye). Inter 1922 kaj 1924 je la iniciato de la pentristo Endre Litteczky funkciis tie la Artistkolonio de Baia Sprie.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]