József Máriás
Aspekto
József MÁRIÁS [ma:ria:ŝ] estis rumania hungara redaktoro, literaturhistoriisto. Li naskiĝis en Baia Sprie la 30-an de januaro 1940. Li mortis en Nyíregyháza la 5-an de aprilo 2022.
Kariero
[redakti | redakti fonton]József Máriás diplomitiĝis en la UBB de Kluĵo pri hungara lingvo kaj literaturo (1962). Li estis de 1964 redaktoro de Bányavidéki Fáklya, de 1968 de Szatmári Hírlap, kies li estis ĉefredaktoro (1974-79), vicĉefredaktoro (1979-86), poste rubrikestro pri kulturo. Li publikigis literaturtemajn artikolojn en Előre, Falvak Dolgozó Népe, Művelődés, Utunk, Szatmári Friss Újság, Vasárnap, Keresztény Szó. Li estis László Németh-esploristo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine