Rona de Jos [rona de ĵos] (hungare: Alsóróna, ukraineНижня Рівна [niĵnja rivnja]) estas komunumo en Rumanio oriente de Sighetu Marmației. En 1910 ĝi havis 2 402 loĝantojn (rumanoj, germanoj), en 1956 2 384. Ĝia unua mencio estas el 1360. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros vármegye).
La komunumo Rona de Jos konsistas nur el la la samnoma vilaĝo. Kontraŭe al la najbara Rona de Sus, kie vivas precipe ukrainoj, ĉi tie vivas preskaŭ nur rumanoj.