Dua Viena Arbitracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rumanio en 1949, norda Transilvanio estas flava

La Dua Viena Arbitracio estis decido, per kiu Rumanio estis devigita cedi nordan parton de Transilvanio al Hungario.

La decido estis proklamita la 30-an de aŭgusto 1940 de la eksterlandaj ministroj germana, Joachim von Ribbentrop, kaj itala, Galeazzo Ciano, en Vieno. Pli frue okazis senperaj kaj senrezultaj pritraktadoj en Turnu Severin. Ambaŭ landoj akceptis la Arbitracion.

Hungario ricevis de Rumanio areon de 43.492 km². Rumanio ricevis garantion pri la limoj de cetera Transilvanio. Laŭ la rumana popolnombrado en 1930 en norda Transilvanio la rumanoj iom estis pli, laŭ la hungara popolnombrado en 1910 kaj en 1941 la hungaroj iom estis pli, dume ankaŭ germanoj vivis tie. Nepre menciindas, ke en 1920 kaj en 1941 grandaj migradoj okazis inter la 2 popoloj, kiuj solvis la diferencojn. En suda Transilvanio ĉirkaŭe 400 000 hungaroj restis.

Samtempe kun la Dua Viena Arbitracio Rumanio kaj Bulgario okazis pritraktadoj, kies rezulto estis, ke Bulgario rericevis 2 departementojn de Rumanio.