Popolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manifestacio - Katalunoj postulas memdeterminon
Homamaso en la subgrunda metroo de Tajpeo, Tajvano. Ili estas ĉindevena popolo de la ŝtato Tajvano

Ĝenerale popolo (el la latina populus) signifas specifan grupon de homojpersonoj. Homamaso aŭ grupo da hazarde elektitaj homo, ne gravas kiom larĝa, ne estas popolo.

Popolo povas esti grupo de homoj, kiuj posedas komunajn ecojn kiel naciecon, haŭtkoloron aŭ komunan kulturon. Je la kazo de nacieco la grupo povas esti nacio.

La Malnova testamento referencas al la popolo de Moseo, kiu estas konsiderata nacio, religio kaj kulturo. Individoj estis supozataj dividi valorojn, kredojn kaj grupan identecon. Praktike, tamen, estis malfacile difini precize tian grupon pro ĝia statika naturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri popolo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Popola kutimo havas valoron de leĝo. 
  • Citaĵo
     Popolo diras, Dio diras. 
  • Citaĵo
     Venas proverbo el popola la cerbo. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-02-05.