József Hültl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
József Hültl
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1832 (1832-01-17)
Morto 17-an de decembro 1909 (1909-12-17) (77-jara)
Profesio
Profesio academic
Information icon.svg
vdr

József Hültl [hultl], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hültl József estis hungara altlerneja instruisto. Liaj filoj estis Dezső Hültl kaj Hümér Hültl.

József Hültl [1] naskiĝis la 17-an de januaro 1832 en Baja, li mortis la 17-an de decembro 1909 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Hültl frekventis piaristan gimnazion en Pest (urbo), poste li studis en Industria Lernejo József, fine li akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1855. Post siaj studoj li estis akademia asistanto, poste li estis inspektoro en diversaj minejoj. En 1873 li ricevis la titolon mineja konsilisto, en 1881 mineja ĉefkonsilisto. En la jaro 1888 li havis postenon en la financa ministerio, en la sekva jaro li estis nomumita minejestro en Selmecbánya. Li ricevis 2 reĝajn premiojn. Li estis fondinta membro de Hungara Mina kaj Metalurgia Societo. En 1897 li pensiuliĝis. Li havis menciindan kolektaĵon pri medaloj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.