Péter Hónig

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Péter Hónig, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hónig Péter estas hungara politikisto, ministro, inĝeniero.

Péter Hónig [1] Arkivigite je 2012-11-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 11-an de januaro 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Hónig akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1976, samloke li plulernis inter 1982 kaj 1984. Post studoj li laboris ekzemple en instituto, firmao, fabriko. Inter 1998 kaj 2000 li estis vicsubministro, poste li gvidis diversajn entreprenojn. En la jaroj 2009 kaj 2010 li estis ministro pri transporto, telekomuniko kaj energio en Kabineto Bajnai. Li fermis 29 apenaŭ uzatajn fervojajn liniojn, tion akre kritikis la opozicio. Depost 2010 li plene forlasis la politikon. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis hungarajn premiojn en 1999 kaj 2003, en 2007 Honoran legion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]