Petro
Etoso
Petro (de πέτρος /petros/ = ŝtono, aŭ πέτρα = roko en la greka) signifas (laŭ NPIV):
- en geologio, konsistigan materialon de la terkrusto (NPIVa termino «petro» anstataŭ la esperante pli kutima termino rokaĵo), kaj
- en anatomio, la malmolan oston de la temporalo, entenanta la orelajn kavojn.
Tiu termino estas ankaŭ esperantigo de populara vira persona nomo. Eblaj diverslingvaj variaĵoj estas "Peter", "Petr", "Pete", "Pjotr," kaj aliaj.
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- Sankta Petro, apostolo de Jesuo
- Petro la Granda, rusia imperiestro (1672-1725)
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, rusia komponisto (1840-1893)
- Petro Kropotkin, rusia anarkiisto (1842-1921)
- Peter Fonda, usona aktoro (n. 1940)
- Peter Hacks, germana verkisto (1928-2003)
- Péter Bod, hungara eklezia verkisto (1712-1769)
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- Petro Levi, franca esperantisto (n. 1926)
- Petr Tomašovský, ĉeĥa esperantisto (n. 1964)
Aliaj uzoj
[redakti | redakti fonton]- Petro, libro de la Biblio
- Petra, antikva urbo en moderna Jordanio
- St. Peter estas komunumo en Baden-Virtembergo, Germanio.
- Petro, lernolibro eldonita de SAT.