Paŭlo Erdős

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pál Erdős)
Jump to navigation Jump to search
Paŭlo Erdős
Erdos head budapest fall 1992.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 26-an de marto 1913 (1913-03-26)
en Budapeŝto
Morto 20-an de septembro 1996 (1996-09-20) (83-jara)
en Varsovio, Flag of Poland.svg Pollando
Kaŭzo de morto korinfarkto
Tombo Kozma Street Jewish Cemetery
Loĝloko Unuiĝinta Reĝlando, Manchester, Varsovio, Hungario, Israelo, Usono
Ŝtataneco Hungario, Aŭstrio-Hungario
Alma mater ELTE
Profesio matematikisto
Lingvoj hungara lingvo, angla lingvo
Verkaro list of things named after Paul Erdős
v  d  r
Information icon.svg
Paŭlo Erdős en Budapeŝto, aŭtuno 1992.

Paŭlo ERDŐS, hungare Erdős Pál, (naskiĝis la 26-an de marto 1913 en Budapeŝto, kaj mortis la 20-an de septembro 1996 en Varsovio) estis hungar-juda matematikisto kaj nombroteoriisto, kies speciala fako estis la prima teoremo (vidu primoj).

Paŭlo Erdős estis unu el la plej produktemaj matematikistoj nuntempaj kaj produktis ĉ. 1500 matematikajn artikolojn, kio estis pli multaj ol iu ajn alia matematikisto ekde Euler. Paulo Erdős estis konata kiel ege ekscentra persono kiu vivis ekskluzive por la matematiko.

Li estis ano de Hungara Scienca Akademio kaj li ricevis ekzemple premion Kossuth.

En 1983/1984 li estis premiita la Wolf-Premio pri Matematiko.