Kálmán Kovács (ministro)
Aspekto
| Kálmán Kovács | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 20-an de novembro 1957 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Teĥnika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1982) |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto |
Kálmán Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Kálmán estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, inĝeniero, profesoro.
Kálmán Kovács [1] naskiĝis la 20-an de novembro 1957 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kálmán Kovács studis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, kie li akiris inĝenieran diplomon en 1982. Li instruis en firmao 4 jarojn, poste en la supre menciita universitato. Inter 1988-1995 li laboris en esplora instituto, sed li estis ankaŭ membro de ĉefurba municipo inter 1990 kaj 1994. Li estis subministro pri transporto, telekomunikado kaj akvo inter 1994-1998, poste li estis parlamenta deputito ĝis 2006, krome ministro pri informado kaj telekomuniko inter 2002 kaj 2004. Li havas edzinon, kiu naskis 4 gefilojn.

