Béla Katona (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Béla Katona, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Katona Béla estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, inĝeniero.

Béla Katona en 2009

Béla Katona [1] naskiĝis la 9-an de februaro 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Katona abiturientis en sia naskiĝurbo en 1962, poste li akiris 2 diplomojn en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝton en 1967 kaj 1973, fine li akiris plian diplomon en 1984 en Ekonomia Universitato pri Marx Károly, krome li ankaŭ doktoriĝis. Li laboris en fabriko ekde 1967, kie li estis direktoro en 1980. Li ricevis partiajn taskojn kun postenoj ekde 1984. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 2010, dume li estis senpostena ministro pri sekretaj servoj en la jaroj 1994 kaj 1995. En la frua 21-a jarcento li ricevis ĉefe partiajn kaj parlamentajn postenojn, ekzemple li estis parlamentestro en la jaroj 2009 kaj 2010.

Fontoj[redakti | redakti fonton]