Zorán Sztevanovity

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zorán Sztevanovity
Persona informo
Aliaj nomoj Zorán
Naskiĝo 4-an de marto 1942 (1942-03-04) (82-jaraĝa)
en Beogrado
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Milutin Sztevanovity
Frat(in)o Dusán Sztevanovity
Edz(in)o Barbara HegyiGyörgyi Tarján
Okupo
Okupo kantistokomponistogitaristo • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.zoran.hu/
vdr

Zorán Sztevanovity, hungare Sztevanovity Zorán, serbe Зоран Стевановић estas serbdevena hungara ŝlagrokantisto, ŝlagrogitaristo, ŝlagrokomponisto kaj orkestrestro. Li estis fondinto de ŝlagorkestro Metro (rokgrupo). Lia pli juna frato estas Dusán Sztevanovity.

Zorán Sztevanovity naskiĝis la 4-an de marto 1942 en Beogrado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gepatroj de Zorán Sztevanovity forlasis Jugoslavion en 1948, poste ili vivis kun la filoj en Hungario. Zorán Sztevanovity frekventis universitaton en Budapeŝto, dume li gitarludis ekde 1960. Tiam komenciĝis sia muzika kariero, parte Hungara Televizio, parte klubo Metro faris tutlandan konatecon. Baldaŭe nomo de la grupo iĝis Metro laŭ la klubo. La grupo havis la gloran epokon inter 1965-1971, dume en 1968 ili renkontiĝis en Londono kun John Lennon kaj Ringo Starr. Baldaŭe Zorán Sztevanovity kantadis kaj gitaris sola kaj koncertadis precipe enlande kun grandaj sukcesoj. Li foje ricevis rolojn en filmoj. Liaj edzinoj estis laŭvice Györgyi Tarján kaj Barbara Hegyi. Li ricevis premion Kossuth en 2006, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • kun grupo Metro inter 1969-1970
  • kiel solulo inter 1977-2011

Fontoj[redakti | redakti fonton]