Géza Boleman

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Géza Boleman, laŭ hungarlingve kutima nomordo Boleman Géza (naskiĝis la 15-an de septembro 1876 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), mortis la 20-an de decembro 1961 en Sopron) estis hungara inĝeniero, profesoro.[1] Lia patro estis István Boleman (kuracisto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Boleman frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo, Brassó kaj Budapeŝto, poste li akiris inĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1898. Post siaj studoj li laboris en fama fabriko, poste li revenis por instrui al la universitato. Ekde 1904 li instruis en Altlernejo de Selmecbánya, en 1919 li sekvis la rifuĝintan altlernejon al Sopron. Li estis rektoro en la studjaro 1922, poste inter 1928 kaj 1930. Ekde 1934 li revenis por instrui al la menciita universitato. Li ricevis memormedalon en 1928.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Elektrotechnika (Elektrotekniko), (1917, premiita studenta lernolibro en 1919)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.