Sándor Lipthay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sándor Lipthay [ŝAndor liptai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lipthay Sándor estis hungara inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1896).

Sándor Lipthay

Sándor Lipthay [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1847 en Tata (Hungario). Li mortis la 1-an de majo 1905 en Budapeŝto. Lia origina nomo (ĝis 1885) estis Schwarzel Sándor, kiu malofte aperis en formoj Schwarzel, Schwarczel, Schwarzell. Lia nobela antaŭnomo estis Kisfaludi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Lipthay frekventis mezlernejon ĉefe en Esztergom, poste li ricevis diplomon en Vieno. Li aliĝis al la aŭstra armeo kiel oficiro, poste li laboris en fervojaj konstruadoj de Habsburga Imperio. Ekde 1870 li faris la samon sed jam en la hungaraj fervojoj. Li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto en 1875, kie dufoje li estis rektoro. Li ankaŭ studvojaĝis al duono de Eŭropo. Li ricevis titolon "reĝa kortega konsilanto" en 1899.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A keskeny pályák mint a mellékforgalom hivatott eszközei (1875)
  • Vasútépítéstan I–V. (1885–1908) - elstara studenta lernolibro pri konstruado de reloj
  • A számítóléc alkalmazásának ismertetése (1887)
  • Die Berechnung der Weichen und Geleisanlagen (1892)

Fontoj[redakti | redakti fonton]