Lajos Ilosvay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

ILOSVAY Lajos [iloŝvai] estis hungara kemiisto, membro de MTA. Li naskiĝis la 31-an de oktobro 1851 en Deĵo kaj mortis la 30-an de septembro 1936 en Budapest.

Lajos Ilosvay

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilosvay studis en la Universitato de Budapeŝto. Li ricevis en 1874 diplomon de farmacimajstro, en 1875 li doktoriĝis. En 1875–76 li agadis apud Béla Lengyel, poste inter 1876–80 kiel asistanto en instituto de Károly Than. En 1880–82 per ŝtatstipendio li laboris apud Bunsen, Baeyer kaj Berthelot. En 1882 li iĝis eksterordinara profesoro en la Teknikuniversitato de Budapeŝto, en 1883 pensiita ordinara profesoro, en 1901–1903 ĝia rektoro. Ekde 1910 li estis registarpartia deputito, inter 1914–1917 ŝtatsekretario de religi-kaj publikinstrua ministerio. Li estis la sekretario de Természettudományi Társulat (Asocio pri Natursciencoj) (1906–14), poste ĝia prezidanto (1914–36), ekde 1932 honora prezidanto de la Asocio kaj li ricevis medalon Szily kun gratifiko. Li estis la sekundarprezidanto de la MTA (1916–19, 1925–28). Li redaktis la revuon Magyar Chemiai Folyóirat (ekde 1897l), poste la revuon Természettudományi Közlöny (ekde 1906). Li priokupiĝis ĉefe la analitikan kaj senorganan kemion.

Verkoj pli gravaj[redakti | redakti fonton]

  • A chemia alapelvei (Bp., 1888);
  • A levegőben égéskor keletkező nitrogéntartalmú melléktermékek mennyiségi meghatározása (Bp., 1893);
  • A hydrogénperoxid új kémlőszerei (Magy. Chemiai F., 1895);
  • Hydrogénperoxid és salétromsav hatása egymásra nagyon híg oldatban (Magy. Chemiai F. 1895).
  • A phenylendiamidok mint az ózon kémszerei (Magy. Chemiai F., 1899);
  • Bevezetés a szerves chemiába (Bp., 1905).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon