Ignác Pfeifer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignác Pfeifer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1867 (1867-09-30)
en Szentgál
Morto 7-an de septembro 1941 (1941-09-07) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • universitata instruisto • kemiisto
vdr

Ignác Pfeifer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pfeifer Ignác estis hungara kemiisto, profesoro.

Ignác Pfeifer [1] naskiĝis la 30-an de septembro 1868 en Szentgál. Li mortis la 7-an de septembro 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Pfeifer devenis el juda familio. Li akiris kemian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1892. Post siaj studoj li restis en la universitato por instrui. En 1894 li havis postenon en Hungaraj Ŝtatfervojoj. En 1904 li estis nomumita universitata privata profesoro. Inter 1904 kaj 1912 li havis privatan laboratorion, kie li esploris, dume en 1911 li rondvojaĝis en Usono. En 1912 li estis nomumita katedrestro en la menciita universitato. Li partoprenis en fondo de Rondo Galilei. Li havis postenon dum la Hungara Sovetrespubliko, post falo de la respubliko li devis abdiki. Li tuj ricevis postenon en uzino nomata "Tungsram", kie li laboris kun Imre Bródy, Pál Selényi, Zoltán Bay, Tivadar Millner, Ernő Winter.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Modern világító eszközeink (1899)
  • A földgázok és ipari jelentőségük Magyarországon (1910)
  • Chemiai technológia (sen eldonjaro)
  • Tüzeléstan (1919)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]