Károly Nendtvich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Nendtvich
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1811 (1811-12-31)
en Pécs
Morto 5-an de julio 1892 (1892-07-05) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Familio
Patro Tamás Nendtvich
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

Károly Nendtvich [kAroj nendviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nendtvich Károly (ofte Nendtvich Károly Miksa) [mikŝa] estis hungara kuracisto, kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia nobela antaŭnomo estis cserkúti.

Károly Nendtvich [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1811 en Pécs. Li mortis la 5-an de julio 1892 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Nendtvich frekventis universitaton en Pest (urbo), kie li ricevis kuracistan diplomon en 1836. Baldaŭe li iĝis akuŝisto kaj ankaŭ okulkuracisto, dume li ankaŭ instruis kemion kaj botanikon en la universitato ĝis 1840. Li entuziasme strebis por la hungarlingva kemia faklingvo. Li vojaĝis en Germanio, Francio, Belgio, Anglio, Ameriko. En 1847 li ekinstruis kemion en faklernejo en Buda, tiu lernejo post jardeko iĝis universitato. En 1848 li revenis instrui al Pest, kie la unua li estis kemia hungarlingva preleganto. Tial post la revolucio li estis forigita, tamen en 1873 li estis jam rektoro. Li pensiuliĝis en 1882 kaj li ricevis nobelecon. Inter 1884-1887 li estis elektita deputito parlamenta. Baldaŭe li vojaĝis al Afriko. Li ricevis premion unuafoje.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Grundriss der Stöchiometrie (1839)
  • Az életműtlen műipari vegytan alapismeretei (1845)
  • Magyarország legjelesebb kőszéntelepei (1851)
  • A vegytan alapelvei a tudomány újabb nézetei szerint (1872)

Fontoj[redakti | redakti fonton]