Károly Zipernowsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Zipernowsky
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1853 (1853-04-04)
en Vieno
Morto 29-an de novembro 1942 (1942-11-29) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Parencoj Mária Zipernovszky
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • universitata instruisto • inventisto • elektrika inĝeniero • inĝeniero
vdr

Károly ZIPERNOWSKY [kAroj], hungare Zipernowsky Károly estis hungara inventisto, inĝeniero, membro de Hungara Scienca Akademio. Li naskiĝis en Vieno, en la 4-an de aprilo 1853, li mortis en Budapeŝto, en la 29-an de novembro 1942.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li frekventis lernejojn en Budapeŝto, komence li estis apotekisto. Ekde 1872 li frekventis universitaton pri elektrotekniko. Tie li interesiĝis ankaŭ pri elektrotekniko. Poste li okupiĝis pri elektraj instalaĵoj. La unua laboro estis nova dinamo. Li kune kun Miksa Déri faris inventon pri SW-tipa generatoro. En 1885 Ottó Bláthy aliĝis kaj triope ili inventis novan transformatoron. En 1889 ili okupiĝis pri elektraj surstrataj lumoj, poste en Italio laboris pri akvoenergia centralo. En 1893 li iĝis profesoro kaj instruis en la universitato.

Li estis framasono [1]. En Pécs faklernejo portas la nomon "Zipernowsky Károly".

Nova transformatoro de la hungaraj inventististoj

Honoro[redakti | redakti fonton]

La asteroido 145075 Zipernowsky estis nomita en lia memoro.