Mária Zipernovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Zipernovszky
Persona informo
Naskonomo Zipernovszky Mária Franciska
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1900 (1900-08-08)
en Budapeŝto
Morto 3-an de oktobro 1974 (1974-10-03) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Frat(in)oj Ferenc Zipernovszky • Fülöpke Zipernovszky
Edz(in)o István Ráth-Végh
Parencoj Károly Zipernowsky
Okupo
Okupo violonisto
vdr

Mária Zipernovszky [cipernovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Zipernovszky Mária Franciska estis hungara violonisto, muzikinstruisto, stenografisto. Ŝia frato estis Ferenc Zipernovszky, ŝia edzo estis István Ráth-Végh (ŝia geedziĝa nomo estis Ráth-Végh Istvánné).

Mária Zipernovszky [1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1900 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de oktobro 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Zipernovszky lernis violonadon, dum ŝi estis stenografiisto en ministerio ekde 1917 en sia naskiĝurbo. Ŝi laboris ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko, tial ŝi estis forigita en 1920. Ŝi akiris diplomon en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo en 1923. Ŝia majstro estis Jenő Hubay. Ŝi estis ano de virina arĉkvarteto, ili recitalis kaj enlande kaj eksterlande. Ŝi fondis ankaŭ orkestron kun ŝia fratino. Inter 1924 kaj 1965 ŝi instruis en muziklernejoj, poste ŝi pensiuliĝis. Intertempe ŝi edziniĝis en 1927, ŝi vidviniĝis en 1959.

Ŝiaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Hogyan tanítsunk hegedülni kezdőket?, 1930
  • Hegedűiskola, 1933 (kunaŭtoro)
  • Hegedű-ujjgyakorlatok. A balkéz újrendszerű gimnasztikája, 1935
  • Az utolsó negyedszázad célkitűzései és eredményei a hegedűtanításban, 1937
  • Hubay Jenő zenetanítási módszere. A mai magyar hegedűoktatás alapelvei, 1942
  • Magyar hegedűiskola, 1942
  • Férjem története, 1970
  • Hubay Jenő, 1976

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]