Károly Molnár (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Molnár [kAroj molnAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Károly estis hungara ministro, inĝeniero, profesoro.

Károly Molnár [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1944 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de julio 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Molnár abiturientis en 1962 en sia naskiĝurbo, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1967. Li doktoriĝis en 1971. Post siaj studoj li restis en la universitato por instrui, en 1978 li estis nomumita docento, en la sekva jaro li kandidatiĝis, en 1988 li atingis la instruan postenon katedrestro, en 1991 li ricevis la instruan rangon universitata profesoro. Li iĝis vicdekano en 1991 (samtempe li doktiriĝis), dekano post 3 jaroj, en 2000 vicrektoro, inter 2004 kaj 2008 rektoro. Inter 1994 kaj 2008 li havis ankaŭ postenojn en la industrio, poste li estis senpostena ministro pri esploro-evoluo en Dua Kabineto Gyurcsány. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis 5 premiojn inter 1986-2007.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szárítási kézikönyv (1974)
  • Számítástechnika a kémiában és a vegyiparban (1984)
  • Transzportfolyamatok (1986)
  • Studies in Computer – Modelling, Design and Operation (1992)

Fontoj[redakti | redakti fonton]