Géza Binder-Kotrba

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Géza Binder-Kotrba, laŭ hungarlingve kutima nomordo Binder-Kotrba Géza estis hungara kemiisto, profesoro.

Géza Binder-Kotrba [1] naskiĝis la 15-an de julio 1888 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis en junio de 1945 en Bavario en Tegernsee (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Binder-Kotrba akiris kemiistan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1912, poste li restis samloke por instrui. En 1918 li doktoriĝis. Li atingis la instruan rangon adjunkto en 1916, privata profesoro en 1923, eksterordinara profesoro en 1935. En la studjaro 1925 li esploris la fermentadajn procezojn en Berlino. Li instruis 2 jardekojn apud Elek 'Sigmond, post ties morto en 1939 li estis nomumita katerdrestro. Post 2 jaroj li iĝis publika ordinara profesoro.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Technikai sikológia (1942)
  • Mezőgazdasági kémiai technológia (1942)
  • Cukorgyári eljárások (1944)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.