Ernő Rubik
Ernő Rubik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de julio 1944 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (–1971) Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1967) |
Familio | |
Patro | Ernő Rubik |
Infano | Zoltán Rubik (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto matematikisto inventisto skulptisto dezajnisto universitata instruisto inĝeniero entreprenisto |
Verkoj | Kubo de Rubik Rubik's Flip |
RUBIK Ernő, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rubik Ernő estas mondfama hungara inventisto.
Ernő Rubik naskiĝis en Budapeŝto, la 13-an de julio 1944.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia patro (havanta la saman nomon Ernő Rubik (inĝeniero)) estis inĝeniero pri flugmaŝinoj. Li frekventis ĉiujn lernejojn en sia naskiĝurbo, li ricevis inĝenieran diplomon en 1967 en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste li lernis ankaŭ skulptoarton en Industriarta Altlernejo ĝis 1971. Komence li laboris kiel inĝeniero, sed poste li instruis en la menciita Industriarta Altlernejo, kie li estis altrangulo. En 1975 li inventis la mondfaman Rubik-kubon. Baldaŭe li inventis similajn ludojn, tamen ne tiel gravajn, kiel serpento en 1977, sorĉaj kvadratoj en 1985 kaj Rubik-globo en 2009. Ĝis tiam li ricevis diversajn premiojn de la ŝtato.
Oni regule aranĝas ĉampionadon pri kubo de Rubik.