Ipolytarnóc

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Ipolytarnóc (ipojtarnOc), slovake Ipeľský Trnovec estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Salgótarján.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ipolytarnóc situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Ipeľ (kiu samtempe estas ankaŭ la slovaka landlimo), laŭ traira flankovojo kaj fervojo Ipolytarnóc-Balassagyarmat. Budapeŝto troviĝas 140, Salgótarján 26 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis pri Ipolytarnóc el 1337 en formo "Tarnócz". La kampoj apartenis al diversaj nobelaj familioj. Post la mezepoko la vilaĝo "Tarnofcse" estis parto de la Osmana Imperio. En 1727 tie okazis departementa kunsido. En 1874 incendio okazis, en 1896 la fervojo atingis la vilaĝon. Post Traktato de Trianon Ipolytarnóc trovis sin apud al la nova landlimo. Inter 1973-1990 la municipo estis en Litke. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla principe senkontrole.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]