Osli
Osli (oŝli) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Kapuvár. La loknomo estas peĉenega gentonomo. Peĉenegoj okupiĝis precipe pri gardado de limo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 9354
- Telefonkodo:
- Areo: 19 km²
- Loĝantaro: 920
Situo
[redakti | redakti fonton]Osli situas sur ebenaĵo inter marĉa regiono for de la fervojo, ĉefvojo kaj rivero, ĝi estas unusola vilaĝo inter Kapuvár kaj kanalo Hanság, kiu estas la landlimo al Aŭstrio. Flankovoje Kapuvár estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis en 1230. Post la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo estis senhoma, nur en 1694 la loko rehomiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn por la malriĉulaj kamparanoj el la grandbieno. En 1948 kolĥozo pri Petőfi formiĝis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵo estas la romkatolika pilgrimloka preĝejo kaj golgoto.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Osli naskiĝis ekonomo Ferenc Vági.