Korolevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Korolevo (stacidomo).
Korolevo
urbotipa loĝloko en Ukrainio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 90332
Demografio
Loĝantaro 10 165  (2019) [+]
Loĝdenso 1 122 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 9′ N, 23° 8′ O (mapo)48.1523.133333333333Koordinatoj: 48° 9′ N, 23° 8′ O (mapo) [+]
Alto 178 m [+]
Areo 9,06 km² ( 906 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Korolevo (Transkarpatio)
Korolevo (Transkarpatio)
DEC
Korolevo
Korolevo
Situo de Korolevo
Korolevo (Ukrainio)
Korolevo (Ukrainio)
DEC
Korolevo
Korolevo
Situo de Korolevo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Korolevo [+]
vdr

Korolevo (ukraine Королеве [koroleve], ruse Королево [korolevo], hungare Királyháza [kirAjhAza]) estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv. Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto Vinohradiv en Transkarpata provinco

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Korolevo situas sur ebenaĵo kaj sur deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ fervojo Ĥust-Vinohradiv. La lasta troviĝas 10 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum regado de Stefano la 1-a (Hungario) saksoj fondis la setlejon. La nomo Királyháza (kirAjhAza) aperis unue en 1335. Rande sur monteto reĝa ĉasista domego konstruiĝis en la 13-a jarcento, post 2 jarcento ĝi iĝis fortikaĵo nomata Nyalábvár (njalAbvAr). En 1312 la reĝo okupis ĝin de grandbienulo. Királyháza ricevis privilegiojn en 1355. La fortikaĵo longe estis feriejo de hungaraj reĝinoj. En 1661 la turkoj, en 1717 la tataroj faris ruina la komunumon, fine la Habsburgoj detruis la fortikaĵon en 1672. En la 18-a jarcento rutenoj alvenis, en 1831 ĥolero okazis. En 1910 loĝis en Királyháza 3167 da homoj, (2224 hungaroj, 932 rutenoj). Ĝis 1920 Királyháza apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Halmi, poste al Ĉeĥoslovakio, dume la rumanoj okupis Királyháza en 1919. Dum la 2-a mondmilito la urbeto estis aŭtonomia regiono de Hungarlando. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Korolevo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Korolevo 10 052 da homoj, (ukrainoj kaj rutenoj en majoritato, hungaroj en minoritato).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ruinoj de fortikaĵo
  • katolika preĝejo el la 13-a jarcento, baldaŭe barokiĝis
  • kalvinana preĝejo de 1911
  • ortodoksa preĝejo
  • greko-katolika preĝejo

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]