El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kljuĉarki (ukraine kaj ruse Ключарки, rutene Ключаркы, slovake Kľučárky, hungare Várkulcsa [vArkulĉa]) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve.
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio
La vilaĝo fondiĝis en 1773. En 1910 vivis en Várkulcsa 1189 loĝantoj, (955 rutenoj, 151 hungaroj, 83 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Kljuĉarki. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.