Tereblja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Taĉiv en Transkarpatio
Hidroelektrejo de rojo Tereblja

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Tereblja, ukraine Теребля, hungare Talaborfalu, rumane Talabor estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Taĉiv.

Situo[redakti | redakti fonton]

Tereblja situas inter montoj, laŭ rojo havanta la saman nomon. Taĉiv troviĝas 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1389. Dum la mezepoko oni minis salon. En 1910 loĝis en Talaborfalu 2540 da homoj, 2336 rutenoj, 165 germanoj. Ĝis 1920 Talaborfalu apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Técső, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Tereblja/Talaborfalu. Ekde 1945 Tereblja apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Laŭ rojo Tereblja hidroelektrejo funkcias.